воскресенье, 22 октября 2023 г.

SONĜO DE LA MORTO - JULIO BAGHY - rusa-esperanta podkasto

mp3



SONĜO DE LA MORTO


Эсперанто с Юлио Баги

 
JULIO BAGHY

Dediĉata al S-ro Zanoni
Teruro furiozis sur la tero. Preminte sian plugilon en la animojn de la homoj, ĝi tranĉis profundajn sulkojn sur la fruntoj. Ĝi kuŝis sur la brusto de la naturo kaj diboĉante en sia veanta doloro, lasis post si mortvokan ĉagrenon.
Ĝia neniiga torento frakasis ĉion. Al abismoj ĝi portis la kredon de la homoj, la revojn de la idealistoj. Per sia neimagebla pezo ĝi subpremis kaj mortigis ĉiujn burĝonojn de la progreso kaj amo, kaj poste ridegis kun mondoskuanta plorego.
*
La Morto forviŝis de sia falĉilo la gelatiniĝintan sangon. Kun transtera, rikana ironio ĝi rigardis per siaj okulkavoj al la finrikoltita kampo de la Vivo. Belega rikolto: la vivo de la homaro.
Ĉesis la Vivo kaj la Morto triumfis. Plenkontente ĝi kuŝiĝis por ripozi. La kraksonanta bruo de la ostokorpa Pereo nevidebla sonis timon vekante en la regno de la eterna muteco.
Ankoraŭ unufoje, ebriiĝinte de triumfo, ĝi esplore rigardis ĉirkaŭen. Ĉu hazarde ne estas preterlasita io, el kiu nova vivo povus ekĝermi? Ne! Ĉio mutas. Ne estas fantazio, kiu vidus sonĝojn; ne ekzistas batanta koro, en kiu povus naskiĝi aro da sentoj; ne estas krimo, kiu atendus kondamnon; ne estas juro, kiu soifas juĝofaron, kaj ne estas plu religio dion kreanta por si; ne estas dio, kiun per teraj ĉifonoj vestus la religio. Venkitaj eĉ la senmorteco kaj la eterna vivo, ĉar ne ekzistas mortonto, kiu kredus ilin. Ekzistas nur ĝi: la Morto.
*
Ĝi laciĝis kaj sopiris ripozon. Jen, en la regno de la eterna muteco subite, timeme eksonis ĉirpado de eta grilo. Kun sovaĝa furoro ĝi eksaltis kaj mutigis la adiaŭon de la iama glora vivo, kaj poste rikane ridegis... ridegis...
*
Rigardante al la ceteraj brilantaj mondoj de la universo, ĝi sentis kruelan ĝojon. Por nova rikolto estas ankoraŭ sufiĉe da materio sur la firmamento senlima.
Ĝi rigardis ilin aŭ nur ŝajne rigardis, ĉar griza, nebula vualo flugis antaŭ la okulkavojn. Ĝi ne povis diveni, kio estas tiu misteraĵo, kiu ĉiam pli kaj pli densiĝas, nigriĝas kaj malhelpas la vidon. Ĝi penis eksalti, sed ne povis. Kiel sorĉa plenpotenca sugesto prenis for tiu ĉi nova forto ĝian tutan energion?
*
Ĝi vidis jam nenion, kvazaŭ eĉ ĝi mem ĉesus ekzisti. Ankoraŭ ĝi faris senkonscian geston al la neniiga falĉilo, sed vane, ĉar venkis ĝin la lasta spiraĵo de la Vivo: la sonĝon donanta dormo.
*
*       *
Voĉo de miliardaj ĥoroj kun spiritmonda murmuro eĥis tra la etero.
— Vi povis neniigi la organismojn, sed vi ne estas reganto de animo. Tiu ĉi estas la plej potenca forto, pli potenca ol la penso, kiu estas nur ĝia infano.
La Morto kurbigis la senlipan buŝon je ironia rideto.
— Sensenca parolo. Kion valoras la forto sen organismo, kaj kion valoras la penso, se ĝi ne havas ilojn por krei.
— La volo de la animo estas senfina kaj ĝi fluas libere.
— Eĉ la senfina volo rompiĝas, se ĝi ne havas spacon. Kion povas fari la volo per la senfina Nenio?
— Nur la konscie moviĝantajn organismojn vi povis neniigi, sed la senmovaj tavoloj kaj libere vagantaj elementoj estas ekster via potenco. Vi ne havas forton kontraŭ la akvo, la fajro, kaj vi ne povas ordoni al la kureganta vento.
— Vere! Mi ne havas potencon kontraŭ ili, sed kion valoras la senmova mondo, kiu mankumas la konscion?
— Estos kreita la nova mondo! Estos donacita konscio al ĉiuj atomoj de la Tero, kaj se la penso donos flugilojn al la elementoj, tiam via potenco rompiĝos.
— Vi forgesas, ke la fajro, se ĝi ekkonscias, nur finos la taskon ĉesigitan de mi. Ĝi cindrigos ĉion.
— Kaj se tiel okazus, ankaŭ via estaĵo fariĝus ĝia viktimo. Venkita via senmorteco, vi neniiĝos.
La Morto, preninte la potencan falĉilon, furioze svingis ĝin ĉirkaŭ si.
La misteraj sonoj respondis per rido.
*
— Kiamaniere vi volas krei novan mondon? Kio estos tiu potenca forto, kiu povus disŝuti la semojn de la vivo sur la mortinta terglobo?
— Ekzistas forto, kiu havas potencon por tio.
— Kio do?
— La amo.
— Ĉu ekzistas vivanta koro, en kiu ĝi povas ekĝermi?
Kun ironia triumfo ridegis la Morto.
— Jes!... La koro de la tero.
— La koro de la tero?!
Kun terura furoro ĝi trapikis la terglobon per la falĉilo.
— Hahaha! Senfrukta estos la laboro kaj vana ĉiu penado! Donu do antaŭe vivon al la mortinta homaro!
— Sian militon faros la tero mem, kaj en tiu ĉi sankta aliformiĝo vi estos ĉesinta. Poste reviviĝos la miliardoj da homoj kaj komenciĝos la profetita eterna vivo: la transtomba edeno.
— Ĉu mi neniiĝos? Mi, kiu estas naskita samtempe kun la Tero. Mi, kiu en ĉiu batalo de la Tero, en ĉiu metamorfozo havis la ĉefrolon? Neeble! Neeble!
— Mensogo!
Tondris voĉo, pro kiu la tero ektremis kaj la Morto terurite falis teren.
— Mensogo! La okan tagon de la kreado vi estiĝis, kiam Kain mortigis sian fraton Abel. Sole la penso de Kain estas vi, kiu prenis sur sin nevideblan ostokorpon. Vi kaŭzis la unuan doloran larmon kaj vi disŝutis la semojn de la funebra ĉagreno. Ne mi kreis vin, sed la ĉion neanta spirito de la Malbono.
*
— Kiu vi estas, potenca spirito, kiu jam per via ekparolo vekas timon en mi?
— Via ordonanta Sinjoro kaj reganto de la tuta universo: Dio.
— Dio? Ho ve al mi! Vi ekzistas do vere! Ne sole la religio naskis vin? Ĉu vere ekzistas vi, kies potencon mi ĉiam neis, kaj ĉu ankaŭ mi estus via sklavo, kiu ne konis suverenon super mi?
— Vere mi estas tiu!
— Se vi estas Dio, do vi estas la Justo mem, kaj mi estis nur blinda ilo en via potenca mano. Vi ne povas min puni pro kulpo de Kain, kiun vi mem kreis erarema kaj malforta!
— Vi estis blinda ilo de via propra memo, kiu estas senanima, Vi estas detruanta penso, kiu venenis la beston kaj la homon. Via tasko estas finita kaj la destino plenumiĝis, via senanima memo neniiĝos.
La Morto, kun senespera veado, baraktis.
*
— Estu lumo! Sonis la potenca voĉo kaj la Tero sopire ektremis. Ĝian nigran korpon ĉirkaŭprenis milda, fosfora lumo, kiu jen aperis jen malaperis. La lumo vagadis, ŝajne sencele, sed subite en la atmosfero de la Tero balancis sin violkolora vaporaĵo. Fendiĝis la Tero kun terura detonacio. La maroj forlasis la profundojn kaj unuiĝinte, preninte novan orbiton, kiel la ringego de Saturno, ili turnis sin ĉirkaŭ la Tero.
Bolis, ardis, fandiĝis kun surdiga bruego la giganta globo. Komenciĝis la lasta milito. Kie aperis la vaganta lumo, tie sekvis ĝin la violkolora vaporaĵo kaj la tavolo konsciiĝis. Veante furiozis la ventego kaj per sia uragana kolero vipis la ekkonsciintan fajron, kiu pasie ĉirkaŭplektis la Teron per flamantaj brakoj. Ŝajnis, ke ĝi cindrigos ĉion, sed en tiu momento bridis ĝian furoron la potenca akvoringego, kiu per tuta pezo subpremis la furioziĝantan elementon. Ĝi mole, kvazaŭ silke sternis sin kaj kompate vindis la Teron, laciĝintan pro la batalo. La Tero aspektis, kiel kolosa, nemezurebla akvoglobo, kiu kuregis en la spaco senfina.
Super la Tero, kiel giganta krisigno, ŝvebis la violkolora vaporaĵo: la lumo de la konscio.
La Morto ironie ekridegis.
— Ho granda Sinjoro! Finiĝis jam la unua tago de la kreado kaj tamen mi ekzistas!
*
La misterplena voĉo denove eksonis.
— Ekbatu la koro de la Tero kaj la tuto de la animoj okupu ĝin. La semo de la Amo ekĝermu en ĝi kaj kreiĝu per tio la nova firmamento! Estu!
Hela rozkolora lumo radiis super la akvoamaso. Saniga varmo penetris en korpon de la Tero. Ĉiu atomo ektremis pro nekonata fenomeno. La Tero enamiĝis la senliman spacon de la etero. Aromaj spiraĵoj flugis for el ĝia korpo kaj la Morto svenante apogis sin per la falĉilbastono.
La Spaco restis senmova. En ĝia glacia memo ne naskiĝis sentoj. La Tero ploris, faligis fajre brulantajn larmojn kaj el la larmogutoj fariĝis steloj, brilantaj meteoroj, vagantaj planedoj kaj kreiĝis — la nova firmamento.
— Potenca Sinjoro! Finiĝis jam la dua tago kaj tamen mi ekzistas.
*
— Evoluu la semo! Disiĝu la akvo kaj la tero, kiel estis antaŭe! Estu! Tuj, kvazaŭ je bato de sorĉovipo, la akvo per forfluo de tajdo okupis nur la profundaĵojn kaj egaj, senherbaj rokoj aperis zigzage ĉie. Iom post iom formiĝis maroj, lagoj, riveroj, riveretoj kaj vastaj kontinentoj etendis sin sur la Tero. La akvo estis diafane pura, sed la vastaj kontinentoj ankoraŭ etendis sin sen ornamoj.
— Potenca, ĉionreganta Sinjoro! Finiĝis jam la tria tago kaj tamen mi ekzistas. Ĉu vi indulgis min aŭ mi estas ekster via potenco?
— Mi povus neniigi vin, sed mi ne volas. Potenco via ĉesis. Kion valoras la intenco, se vi estas sen armilo?
— Ĉu sen armilo?
La Morto per subita gesto turnis sin al la falĉilo, sed ĝia ostobrako vane serĉis ĝin. Dum momento ĝi ektremis, sed poste skuis ĝian tutan estaĵon raŭka, freneziga ridego. Minace ĝi levis la pugnojn.
— Ĉu sen armilo? Ĉu mi ne havas ankoraŭ manojn, kies nura tuŝo sufiĉas por ĉesigi la vivon? Ĉu mi ne povas spiri kaj mia spiraĵo ne estas jam tiom detrua, kiom ĝi estis antaŭe? Vi eraras granda Sinjoro, ĉar kien mi metos la piedojn, tie mi subpremos la semojn de la Vivo!
— Rigardu ĉirkaŭen! Ĉu vi ne vidas, ke la Tero ĉiam plimalgrandiĝas kaj la horizonto perdiĝas en la blua grizo de la malproksimo? Ĉu vi ne sentas, ke tio estas nur eta meteoro, sur kiu vi staras? Ĝi kuras, portante vin, en la senfina spaco. Mi povus neniigi vin, sed via porĉiama puno estas: vagadi sen potenco, vidante la eternan vivon sur miliardoj da Teroj.
La Morto venkite kun muta rezigno miris la Terglobon, ĉiam pli kaj pli malgrandiĝantan.
*
— Estu, kiel antaŭe estis, pompantaj kreskaĵoj, florodoro ŝvebu en la aero kaj ombro de verdantaj arboj ŝirmu ilin kontraŭ la sunradioj dum sekeco! Estu!
La marĉa humo ekmovis sin. Scivole aperis kapeto de la unua herbo kaj ĝin sekvis la dua. Ili klinis sin unu al alia per printempa kiso. Pro tiu ĉi kiso riĉe ekburĝonis la Tero.
Silka herbaĵo kovris la nudajn rokojn. Laŭbriĉaj arbaroj ornamis la dezertojn kaj multkoloraj floroj spiris ozonplenan aromon.
Jen, alvenis la eterna printempo, profetita de la ĉiam verda vinko.
*
— Reviviĝu la bestaro oceana kaj kontinenta! Miliardoj da birdoj flugadu gaje kantante! Estu!
Subite sonis timema ĉirpado de grilo. Je ĝia muziko vekiĝis mil kaj mil sonoj. La lazuroj de maroj kaj lagoj facile ektremis kun milda muĝado. La riveroj ekfluis kaj la riveretoj gaje plaŭdante rapidis inter la florornamitaj bordoj. La vento siblis melodion kaj birdpepadon eĥis la prasilento.
En la aero aperis flugilhava monstro kun akra dentaro: la drako de la fabeloj. El la densejo de la arbaro kuregis mamutoj. El post arbetaĵoj venis leonoj kaj inter la altaj herboj serpentumis boao. Iom post iom reviviĝis la tuta bestaro kaj komenciĝis malsovaĝa ludo anstataŭ lukto por la ekzisto.
*
— Reviviĝu la homo! Reviviĝu kaj havu la eternan vivon, promesitan post perdo de la paradizo! Estu!
Ĉio eksilentis. La naturo senmove atendis la renaskiĝon de la krono de ĉiuj kreitaĵoj. La suno varme kisadis per radioj la Teron. La floroj bonodoris parfumon el siaj kalikoj. La arboj donis pompajn kolorojn al la fruktoj kaj la bestaro silente kun muta pieco atendis.
Subite fendiĝis la tero kaj aperis sub du diktrunkaj pomarboj la unua homparo: Adamo kaj Evo.
*
Humile rampis al ili serpento. Rigardante ilin kun verdkoloraj, sed mildaj okuloj ĝi ĉirkaŭvolvis sin sur trunko de la arbo, kiu iam donis al ili la frukton de la scio.
Papilio flugis al ili. Ĝi frapetis la florpolvajn flugiletojn al la lipoj de Evo. Jen estis la unua kiso, vekanta el longa dormo al eterna vivo.
Evo ektremis. Honteme ŝi kaŝis per la rustoruĝaj haroj, ĝistere kreskintaj, sian mirinde belan nudecon. Ŝi ĉirkaŭrigardis kaj petole, sed kun ĉasta rideto, gracia alpremiĝo sin klinis al Adamo.
*
Adamo vekiĝis. Per siaj brile nigraj okuloj, kvazaŭ li volus finesplori sian animon, li rigardis la ĉarman, sindonan belecon.
Ekvidinte la serpenton, milde sibletantan al ili, li kaptis arbeton por elŝiri kaj mortbati ĝin. Li prenis la arbeton, sed lia forta premo ŝajnis esti nur ama kareso kaj li ne povis eĉ ekmovi ĝin. La brako senforte falis kaj li surprize vidis, ke la bestoj humile, kun kapoj al tero klinitaj, proksimiĝis al ili.
— Evo! Diru, kio estas? Ĉu vizio aŭ realo? Ĉu ankaŭ vin regas tiu ĉi sorĉo?
— Ni sonĝis, Adamo.
— Ĉu vere ni sonĝis? Ĉu ni sonĝis la suferojn de miljaroj, kiujn kompreni nun mi ne povas? Ĉu mi sonĝis min forta, potenca, kiu nun eĉ junan arbeton ne povas ekmovi? Ĉu mi estus sonĝinta, ke mi manĝis el frukto de tiu ĉi arbo kaj per tio naskiĝis la unua kulpo? Kaj la fratmortigo de Kain estas ankaŭ sonĝo?
— Vere nur sonĝo. Tie venas ja Kain kun Abel fratame brakumante unu la alian. Sur iliaj lipoj flirtas gaja rideto.
— Kaj la signo sur la frunto de Kain? Rigardu!
— Estis nur sonĝo, turmenta, sed pasinta. Rigardu lian frunton! Ĝi estas pura, kiel la sennuba ĉielo. En liaj okuloj brilas senpekeco. Ili venas al ni.
— Ĉu ankaŭ vi sonĝis la dolorojn de akuŝo kaj la ĝistomban ĉagrenon post perdo de Abel? Ĉu vi ne rememoras plu pri la suferoj dum la batalo por la vivo?
— Forgesite! Ĉio estis nur sonĝo.
— Kaj kion vi sentas nun?
— Mi amas vin, eble pli arde ol hieraŭ, kiam la suno subiris.
— Hieraŭ! Strange! Ŝajnas al mi, kvazaŭ inter la hodiaŭ kaj hieraŭ estus pasintaj mil kaj mil jaroj. Jes! Jes! Rigardu ĉi besteton kaj tiun pepantan birdeton! Mi ne konas ilin. Kio estas iliaj nomoj?... Hieraŭ Kain vagadis ankoraŭ senhejme en la dezerto kaj Abel ne estis plu vivanta... Hieraŭ... Kiel strange! Mi ne komprenas... mi ne komprenas...
*
Li arde premis al si la alvenintan Abel, kiu per unu brako ankoraŭ tenis ĉe si sian fraton. Kun fila obeemo kisis Kain la frunton de Evo.
— Malbonaj knaboj! Kie vi forestis tiom longe? Dum la nokto vi estis tro malproksime de ni. Kie forestas mia filino, Heloa?
Ho, patrino! — komencis Kain. — Ni estis ne malproksime de vi por bani nin en la rivereto. Ĝi plaŭdis al ni strangan fabelon kaj hodiaŭ ni bone ridis pri ĝi. Ĉu ne, Abel?
La fabelo estis stranga, sed mi ne komprenis.
— Kion ĝi fabelis? — demandis Adamo.
— Forgesite! Nur tion mi sentas, ke mi amas mian fraton... tre... tre.
— Kaj vi?!
— Abel kaj mi: ni estas unu.
— Kie estas Heloa? — urĝis Evo.
— Tie, ĉe la montdeklivo ni vidis ŝin pelanta papilion. Ekvidinte min kune kun Abel, ŝi rigardis nin longe, kvazaŭ ŝi neniam estus vidinta nin. Poste ŝi kuris al ni kaj superŝutis nin per pluvego da kisoj... "Nur sonĝo estis, nur sonĝo!" ripetis ŝi senĉese. Mi ne komprenas, patro!
*
Ĉe la vojkurbiĝo aperis knabino, vigla kiel kapreolineto. Ŝia irado estis facila, kvazaŭ ŝi havus flugiletojn. Laŭte ridante ŝi persekutis papilion antaŭ si.
— Patrino!
— Heloa!
— Kiaj strangaĵoj okazas hodiaŭ! Ĉu vi vidas tiun blankharan, longbarban viron, kiu proksimiĝas al ni de la montdeklivo? Mi renkontis lin kaj li diris al mi, ke li estas pli ol 900 jara.
— Pli ol 900 jara?
— Jes! Lia nomo estas Matusalemo kaj li serĉas siajn gefilojn kaj genepojn. Li kisis min. Li estas tiel stranga homo. Li demandis min pri mi kaj aŭdante, ke mi estas filino de Adamo, li ŝajnis dube rideti. Poste li demandis pri la monstro, fluganta super ni. Nekredeme li skuis la kapon, kiam mi diris ĝian nomon. "Ĉu drako?... Sonĝo, versajne estas nur sonĝo" — li murmuris.
— Ĉu li venas al ni?
— Mi ne scias! Li atendas la Mesion. Kiu estas la Mesio?
— Strange!... Mi ne scias, Heloa!
*
— Patro! Rigardu! — ekkriis Abel — Rigardu al la dezerto! Kvazaŭ sonĝo aperus antaŭ niaj okuloj. Ĉu fendiĝis la tero aŭ korpiĝis la nenio, sed mi vidas multe da tiaj homoj, kiaj ni estas. Sur iliaj korpoj estas io, kio kovras la nudecon. Kio estas tio, patro mia?
— Mi ne scias, Abel!
— Rigardu, rigardu ilin! Ili venas al ni. Ili estas multaj. Unu havas vizaĝon, brilantan de ĉiellumo, kaj liaj manoj, piedoj estas vunditaj. Apud li marŝas longbarba viro, portanta du ŝtontabulojn. La vizaĝo de tiu ankaŭ brilas. Rigardu, tie sekvas ilin la tria. Liaj okuloj estas mallarĝaj, strange oblikvaj. Liaj haroj estas plektitaj kaj pendas ĝis tero. Tie la kvara, kun duonluno sur sia kapornamo... kaj tie ankoraŭ unu. Ho rigardu, patro, tie venas multaj. Iliaj vizaĝoj estas brilantaj. Manon en mano ili venas. Kiuj ili estas?
— Mi ne scias, Abel. Mi vidas nur, ke ankaŭ via vizaĝo estas brilanta, kaj ankaŭ tiu de via patrino. Vi ĉiuj havas lumon ĉielan sur la vizaĝoj kaj mildecon en la okuloj. Mi sentas nur, ke io nekonata lokiĝis en mia koro. Tio faris min malforta, sed plialtigis mian animon. Mi sentas nur, ke mi devas ami tiujn, kiuj venas al ni. Mi devas ami la herbeton, bestojn kaj ĉion, kio estas ĉirkaŭ ni. Io flugis for el mia brusto. Ho, diru, kio estas tio?
*
La grupo jam pliproksimiĝis kaj ili povis bone aŭdi la parolon. La ŝtontabula viro parolis.
— Viaj manoj kaj piedoj estas vunditaj. Ĉu ili doloras?
— Ne, Moseo! Ili estas ja la vundoj de la amo.
— Kiu vi estas, konanta mian nomon?
— Kiun vi profetis al via popolo. La Mesio.
— La Mesio? Filo de Dio?
— Filo de Dio, kiel vi ĉiuj, kiuj venis de tempo al tempo instrui la popolojn por la perfekta boneco.
— Ĉu vi estas martiro? Ĉu la sorto frapis vin senmerite aŭ vi pekis kontraŭ Dio kaj Li punis vin?
— Nek la unua, nek la dua. Dio neniam punis la kreitaĵojn, ĉar Li estas la senfina indulgo. Agon sekvas ago, kion nur la homa malforteco nomis punanta mano de Dio. Mi estas mi mem, ĉar en Kristo per Kristo naskiĝis la krista ideo.
— Kaj vi? Kiu vi estas? Viaj vizaĝo kaj vesto estas fremdaj por mi.
— Mi estas Kong-Fu-Ce kaj jen apud mi Budho.
— Ĉu ankaŭ viaj religioj estas revelacioj?
— Same kiel la viaj.
— La religioj estis neniam revelacioj, nur la kredo, kiu fondis ilin — diris la Mesio. — Ili devenis el la dependa sento de la homoj. Sen religioj, sen certa scio pri Dio la homo estus vivinta izolite en plena, senĉesa turmento. Benita donaco estis la dependa sento ĉar ĝi ebligis la socian vivon.
Sed kiu religio estis do la sola, ĉielan gracon donanta religio?
— Ĉiu religio estis gracon donanta al tiu, kiu pie, konvinkiĝinte sekvis ĝin. Post ĉeso de la vivo zorgis la senfina indulgemo de Dio pri la animo. Ĉu vi opiniis, ke homo povis fari leĝon por la ĉiela regno?
— Ne!
— La sama kredo vivis en ĉiu homo de la tempokomenco ĝis la fino. Nur la formo, la eksteraĵo konformiĝis al la epoko.
— Majstro! Permesu al mi kisi viajn vundojn. Mi estas Luther.
— Vian nomon mi ne konas, sed vi estas mia homfrato. Kisu min!
— Majstro! Permesu meti la pekeman kapon sub vian plandon! — petegis ruĝbarba viro.
— Ne, Judaso! Per kiso vi perfidis min, per kiso mi povas absolvi vin. Kisu min!
Post la kiso la vizaĝo de la ruĝbarba viro ŝajnis brili. Pro doloroj rompita virino kaj sortofrapita viro venis al la grupo. La Mesio ĉirkaŭprenis ilin.
— Jen la patro kaj la patrino.
*
La grupo preterpasis kaj Adamo rigardis mirigite ilin.
— Evo! Denove ni sonĝas.
— Ne! Nur ĵus ni komencas vivi.
*
Nova grupo proksimiĝis. Pompe vestitaj faraoj, kirasitaj reĝoj, ordenriĉaj kavaliroj.
— Ho, cezaro, se tiu ĉi manpremo povus forgesigi mian krimon!
Ĝi forgesigas tion, Brutus, ĉar ne la ponardpiko rompis mian koron, sed la maldanko. Sed ĝi estis sonĝo kaj jen la vekiĝo. Kiu vi estas, viro, amare meditanta eĉ nun?
— Heredinto de via trono. Sed ne homo. Vandala besto. Oni nomis min Nero. Mi lasis mortigi patrinon kaj gefratojn. Vaporiĝis la sango de homoj sur sablaĵo de mia cirko.
— Vi havis malbonan sonĝon, filo! Mi estas ja ĉi tie kaj ankaŭ viaj gefratoj. Kisu min kaj vi forgesos vian inkubon.
— Patrino, pardonu vian filon!
— Rememoru! En sangplenaj bataloj ni staris unu kontraŭ alia. Tiam venkis mi, sed nun min turmentas mia triumfo. Ĉu vi povus pardoni min, Konstantin?
— Tiu ĉi manpremo estu la signo por nia paco, Mahomed!
*
La grupo preterpasis. Adamo sentis sin renaskiĝi en cent kaj cent figuroj de la historio.
— Evo! Kial estis la batalo?
— Por kompreni kaj taksi la eternan feliĉon.
*
Paroj proksimiĝis. Amplene, kun delikata rideto ili rigardis unu la alian. Kelkaj el ili gaje kantis, aliaj flustris amajn vortojn. Ĉiu penis diveni la penson de sia kunulo aŭ kunulino.
— Ne estas pli purpuraj la radioj de la aŭroro ol viaj lipoj kaj ne estas rozoj pli ĉarme pompantaj, ol tiuj de viaj vangoj, ho mia Julia.
— Ho, Romeo, teruraj sonĝoj turmentis min dumnokte.
— Forgesu! Vi mem diras ja, ke ili estis nur sonĝoj.
— Ĉu sonĝo estis aŭ turmenta maldormo — mi ne scias.
— Preterlasu ĝin! Rigardu ĉirkaŭen! Miloj da feliĉaj geamantoj ĉirkaŭas nin. Printempa odoro ŝvebas en la aero, kante pepadas la birdoj sur la arboj, ame karesas vin la sunradio kaj la kampo prezentas al vi milkolorajn florojn. Ho venu!
— Antonio! Lipojn viajn mi sentas denove sur la miaj. Via kiso feliĉon ŝtelas en mian koron. Amo via donas al mi novan vivon.
— Ni forgesu la hieraŭon! Amaraj rememoroj forpasu el niaj koroj. Ho, Kleopatra, la vekiĝo estas pli bela ol estis nia maldormo.
Evo rigardis ilin. En ŝia koro vekiĝis la sento, ke en ĉiuj virinoj ŝi vidis sin mem.
— Adamo! Por kio estas la virino, se ŝia nomo estas malforteco?
— Por venki per ĝi la fortecon de la viro kaj dolĉigi la amaran postguston de la triumfoj vanaj.
*
Grupo de seriozaj, trankvilaj viroj proksimiĝis. Ili parolis mallaŭte sed kun firma certeco. Unu el ili portis lanternon lumantan, la alia tenis sub la brako amason da libroj, la tria... sed kiu povus finkalkuli ilin?
— La lampon kial vi ne estingas? Estas ja taglumo! Viaj okuloj esplore kiun serĉas?
— Malnova kutimo! Vian nomon diru, afabla viro!
— Nur flustre mi diras ĝin, ĉar timas, ke iu povas ekaŭdi, kun kiu mi travivis jam foje la teran vivon. Venu pli proksimen! Mia nomo estas Sokrato!
— Mia modesta nomo estas Diogeno. Diru, ĉu vi ne konas tiujn du virojn, kiuj marŝas antaŭ ni? La unua havas en sia mano solan bastonon kaj la alia faskon da volumoj. Ili ŝajnas enprofundiĝi en amika diskuto.
— Preterpasinte ilin mi aŭskultis la parolon. La bastonhava estas Zaratustro kaj la alia Nietzsche. Ili parolis pri...
— Ho, Sokrato, amata edzo mia! — ŝovis sin virino inter la parolantojn.
— Jen Xantippe! Neniu perdis en la renaskiĝo, nur mi.
— Vi eraras, ĉar mia lango humiliĝis, kiel hundo de ŝafisto...
— Kiu tamen kelkfoje ekbojas.
— Pardonu min!
— En mia koro ne estas kolero.
*
— Adamo kaj Evo ridetante rigardis unu la alian.
*
Ondis homamaso post homamaso en pli aŭ malpli grandaj grupoj. Laboristoj, rompitaj de la vivoŝarĝo; parioj de la iama Hindujo; forlasitaj infanoj; perfiditaj knabinoj kaj malĉastulinoj. En ĉiu grupo regis la senlima pardono, malsupreniĝinta el la ĉiela regno.
Adamo kunvokis siajn gefilojn kaj terenĵetis sin por sendi dankplenan preĝon al la Sinjoro de la universo.
*
Kaj sonis la preĝo kaj ĝi trovis eĥon en koro de ĉiuj kreitaĵoj. La arboj humile klinis la laŭbkronojn, la bestoj ame premis sin unu al alia kaj la homoj, superŝutitaj de la nekonata sento, ekgenuis sur la teron.
Fendiĝis la ĉielo kaj la ĉielaj radioj superbrilis tiujn de la suno. Sonis laŭde aklamanta ĥoro de serafoj, keruboj.
El la fendiĝinta ĉielo sonis ĉion trapenetranta voĉo.
— Amo kaj paco regu en viaj koroj! La batalo estas finita kaj alvenis la promesita eterna feliĉo. La spirito de la Malbono, Lucifero, estas ekzilita. La Morto estas venkita, por ke la harmonio de la Amo regu la mondon. Estu vi gracoplenaj kaj kun komprena sento de la koro amu unu la alian!
La milionoj da popoloj komencis vivon en feliĉo, neniam forpasonta. La tempo haltis kaj la miljaroj pasis sen postsigno, pli-ĝuste, ilia paso eĉ ne komenciĝis.
*
En la spaco du longvostaj meteoroj sekvis unu la alian. Sur la unua sidis inerte, senpotence, en obstina muteco la Morto. Sur la alia staris la ĉionneanta spirito de la Malbono: Lucifero. Kun furioza rapideco la du fajrerantaj globoj kuregis kaj la dua atingis la unuan. La Morto ironie ekkriis.
— Frato! Venkitaj ni estas post la batalo. La promesita eterna vivo fine realiĝis!
— Eĉ kontraŭe! La batalon ni gajnis.
— Mi ne komprenas vin. Kial do ni estas ekzilitaj?
— Ĝuste pro tio, ĉar la homon ni levis al enviinda alteco. La homo estis kreita, kiel la bestoj. Nur tiam fariĝis vere la Homo, kiam mi donis al li el la frukto de la scio. Mi estis la sendependa volo kaj mi estis ankaŭ la ĉion reganta pasio. Kion valoras la homo sen mi. Li estas nur movebla pupo, kiun lia majstro laŭplace puŝetas tien kaj reen. Li ne estas plu sinjoro de siaj propraj agoj kaj li ne estas plu sklavo de la pasioj. Kiu ne estas reganto pri propraj pensoj kaj ne estas sklavo de la pasioj, tiu estas jam mortinta. Ili ambaŭ donas la forton por progresi kreante novan. Penso unuiĝinte kun pasio faris miraklojn kaj donis valoron al la vivo.
— Sur la Tero denove regas vivo. Vivo en plena harmonio de la Amo.
— En harmonio de la eterna stulteco. Rigardu al la Tero kaj ĝuu la plorindan aspekton. Jen: Nero trovas ĉielan feliĉon banante la piedojn en la rivereto, kiel la plej simpla kamparano; Shakespeare, kiun admiris la tuta mondo, kun cerbo malvarmiĝinta nun rigardas la ludon de la sunradioj sur la sablo. Kio estas ĉi tiu vivo? Kiso, unutona komplimento, enuiga jugo de la ĉiela graco? De tempo al tempo oni ĵetas sin teren antaŭ la dia lumo. Jen la imperio de la "perfekta amo", kie oni ne povas krei, ĉar oni devus antaŭe detrui ion. La amo estas nur tiam belega poemo, se la muzikon mi komponas al ĝi. Disharmonio kaj ĉiam disharmonio! Jen la sola faktoro al la perfekteco. Nur nun mi vidas ke mi estis sur tiu ĉi kotglobo — la dio.
— Kaj kiu estis mi?
— Vi?! Sole ilo!
— Ne! Dio!
— Mi diras, ke nur ilo.
— Ne! Mi naskis la unuan doloron. Tiun doloron, el kiu ĝermis ĉiu belo, per kiu nobliĝis la homo.
— Kiu donis la konscion pri ĝi? Mi kaj sole mi!
— Naskinto de la malfeliĉo kaj angora sento ankaŭ mi estis. Kiamaniere oni povis konsciiĝi pri feliĉo, se mi ne estus ekzistinta?
— Mi mem naskis vin, sklavo! Via ekzisto estis nur malbeno, frukton neniam donanta.
— Ĉu pri benitaj fruktoj fanfaronas vi, kiu estas spirito de la Malbono mem? Via memo, la disharmonio estis fatalo via.
— Neniiĝu sklavo, atakanta vian sinjoron!
— Neniiĝu vi, pro kiu mi estas ekzilita.
La Morto leviĝis kaj per la potenca ostobrako ĝi batis al Lucifero, sed perdinte ekvilibron falis de la meteoro. Ankoraŭ ĝi aŭdis la longesonantan raŭkan ridon de Lucifero kaj poste, kiel eta sensignifa planedo, komencis kuri sur nova orbito ĉirkaŭ iu suno.
*
*       *
La sonĝo finiĝis kaj la Morto vekiĝinte ĉirkaŭrigardis kun terura timo.
Silento regis sur la finrikoltitaj kampoj de la Vivo.
Subite ĝi etendis la manon al la falĉilo, kvazaŭ certiĝi pri sia potenca posedaĵo kaj poste, kun ironia rideto, ekiris por nova rikolto — al la Marso.
JULIO BAGHY

La Majstro kaj Margarita-chapitro dua-Poncio Pilato-rusa-esperanta podkasto




Ĉapitro 2
Poncio Pilato

En blanka mantelo kun sangruĝa subŝtofo, frumatene je l’ dek kvara tago de la printempa monato Nisan’, Poncio Pilato, la prokuratoro de Judujo, kavaleriane trenante la plandumojn, eliris en la portikon inter la du aloj de la palaco de Herodo la Granda.
Pli ol ion ajn en la mondo la prokuratoro abomenis la odoron de roza oleo, kaj nun ĉio aŭguris malbonan tagon, ĉar ĝi persekutis lin ekde la mateniĝo. Ŝajnis al li, ke la cipresoj kaj palmoj en la ĝardeno verŝas la rozan odoron, ke malbeninda roza flueto miksiĝas al la leda kaj ŝvita odoro de lia eskorto. Amara fumeto penetris la portikon de trans la supra ĝardenteraso, de pavilonoj en la posto de la palaco, kie, veninte al Jerŝalaim kun la prokuratoro, kvartiris la Unua kohorto de la XII Fulma legio; kaj al la fumeto, indikanta ke la centuriaj kuiristoj komencis prepari la tagmanĝon, miksiĝis la sama grasa roz’odoro. Ho, dioj, dioj, pro kio vi min punas?
«Nu jes, sendube! Tio estas ĝi, ĝi denove, la nevenkebla, terura hemikranio, malsano ĉe kiu doloras duono de la kapo. Kontraŭ ĝi ne ekzistas rimedo, malestas kuraco. Mi provu ne movi la kapon.»
Brakseĝo jam estis pretigita sur la mozaika planko ĉe la fontano. Sen rigardi iun ajn, la prokuratoro sidiĝis sur ĝin kaj etendis la manon flanken.
La sekretario respekte metis en la manon pecon de pergameno. Ne sukcesinte superregi doloran grimacon, la prokuratoro ĵetis oblikvan rigardon sur la skribaĵon kaj pene diris:
— Juĝato el Galileo, ĉu? Ĉu la tetrarĥo ekzamenis la aferon?
— Jes, prokuratoro, — respondis la sekretario.
— Do kio?
— Li rifuzis konkludi pri la afero kaj la mortoverdikton de la Sinedrio sendis al vi por konfirmo.
La vango de la prokuratoro tremetis kaj li nelaŭte diris:
— Oni venigu la akuzaton.
Du legianoj tuj alkondukis de la ĝardenteraso sur la balkonon en la portiko viron verŝajne dudek sep jarojn aĝan kaj lasis lin stari antaŭ la seĝo de la prokuratoro. La homo surhavis malnovan kaj disŝiritan, hele bluan ĥitonaĉon; lian kapon kovris blanka tuko, fiksita per rimeneto transanta la frunton. Liaj manoj estis ŝnurligitaj malantaŭ la dorso. Sub la maldekstra okulo li havis grandan bluaĵon, ĉe la buŝ’angulo batvundon kun koaguliĝinta sango. La alkondukito rigardis la prokuratoron kun maltrankvila scivolo.
Tiu paŭzis, poste demandis lin en la aramea lingvo:
— Do, ci instigis la popolon ruinigi la Jerŝalaiman Templon, ĉu? — Dirante tion la prokuratoro sidis kvazaŭ ŝtona, nur liaj lipoj apenaŭ moviĝis. Li estis kvazaŭ ŝtona pro la timo svingeti la kapon ardantan per infera doloro.
La viro kun la ligitaj manoj iom moviĝis antaŭen kaj ekparolis:
— Bona homo! Kredu al mi…
Plu senmova, la prokuratoro tuj lin interrompis sen plilaŭtigi la voĉon:
— Ĉu min ci nomas bona homo? Ci eraras, ĉiu en Jerŝalaim murmuras pri mi, ke mi estas kruela monstro — kaj tio estas perfekte ĝusta. — Same senesprime li aldonis: — Centuriestron Ratobuĉulo ĉi tien.
Ŝajnis al ĉiuj, ke sur la balkono malheliĝis, kiam la estro de la speciala centurio Marko, alnome Ratobuĉulo, aperis antaŭ la prokuratoro.
La centuriestro je tuta kapo superis la plej altan soldaton de la legio, kaj havis tiom larĝajn ŝultrojn, ke li tute ŝirmis la ankoraŭ malaltan sunon.
La prokuratoro lin alparolis latine:
— La krimulo min titolas per bona homo. Por unu minuto prenu lin for kaj klarigu al li, kiel oni al mi parolu. Sed sen kripligo.
Kaj ĉiuj krom la senmova prokuratoro sekvis per la rigardo Markon Ratobuĉulon, kiu mansvingis al la arestito, ke tiu iru post li.
Ratobuĉulon oni ĉiam sekvis per la rigardo, kie ajn li aperis, pro lia staturo, kaj kiuj vidis lin unuafoje — ankaŭ pro lia misforma vizaĝo: ĝermana klabo iam rompis lian nazon.
La pezaj botoj de Marko forklakis kontraŭ la mozaiko, la ligito senbrue lin sekvis, plena silento estiĝis en la kolonaro. Turtoj kveris sur la ĝardenteraso kaj en la fontano la akvo lirlis sian kaprican, agrablan kanton.
La prokuratoro volus ekstari, meti la tempion sub la akvostrion kaj tiel resti senmova. Sed li sciis, ke ankaŭ tio ne mildigas la doloron.
Elkondukinte la juĝaton en la ĝardenon, Marko Ratobuĉulo prenis vipon el la manoj de legiano, staranta antaŭ la piedestalo de bronza statuo, ĝin svingetis kaj frapis la ligiton sur la ŝultrojn. La movo estis facila kaj senpena, sed la homo tuj falis teren kvazaŭ subhakite, misglutis la aeron, lia vizaĝo iĝis griza kaj la okuloj sensenciĝis. Same facile, kvazaŭ malplenan sakon, Marko levis la falinton superteren, lin surpiedigis kaj diris naze, malbone prononcante la arameajn vortojn:
— La Romian prokuratoron alparoli per — hegemono. Aliajn vortojn ne diri. Kviete stari. Ĉu ci komprenis min aŭ frapi cin?
La arestito ŝanceliĝis, sed sin superregis, la ruĝo reaperis sur lia vizaĝo, li retrovis la spiron kaj raŭke diris:
— Mi komprenis cin. Ne frapu min.
Post unu momento li staris antaŭ la prokuratoro.
Malsanule fremdigite eksonis ties voĉo:
— La nomo?
— Ĉu la mia? — haste redemandis la arestito. La tuta lia aspekto atestis pri la klopodo respondi ĝuste, ne plu kolerigi.
La prokuratoro nelaŭte diris:
— La mian mi scias. Ne ŝajnigu cin pli stulta ol ci estas. La cia.
— Jeŝua, — rapidis respondi la arestito.
— Alnomo?
— Ha-Nocri.
— De kie ci devenas?
— De la urbo Gamala, — la ligito montris per la kapo, ke ie for, malproksime, dekstre de li, estas la urbo Gamala.
— De kiu gento?
— Mi ne scias precize, — vigle respondis la arestito, — mi ne memoras miajn gepatrojn. Oni diris al mi, ke mia patro estis siriano…
— Kie estas cia hejmo?
— Mi ne havas fiksan loĝejon, — konfuzite respondis la ligito, — mi vojaĝas de urbo al urbo.
— Tion eblas esprimi pli koncize, per unu vorto: vagabondo, — diris la prokuratoro. — Ĉu ci havas parencojn?
— Neniun, mi estas sola en la mondo.
— Ĉu ci scipovas legi?
— Jes.
— Ĉu ci scias iun lingvon, krom la aramean?
— Jes. La grekan.
La ŝvelinta palpebro leviĝis, la okulo, nebula pro doloro, sin fiksis sur la arestiton. La alia okulo restis fermita.
Pilato ekparolis greke:
— Do, ĉu ci volis ruinigi la Templon kaj instigis al tio la popolon?
La arestito denove vigliĝis, liaj okuloj ĉesis esprimi timon kaj li respondis en la greka:
— Mi, bo… — ĉi tiam teruro trafulmis liajn okulojn pro la preskaŭa misparolo, — mi, hegemono, neniam intencis ruinigi la Templon kaj neniun instigis al tiu sensenca ago.
Miro aperis sur la vizaĝo de la sekretario, kiu kurbiĝante super la malalta tablo protokolis la depozicion. Li levis la kapon, sed tuj ree ĝin klinis al la pergameno.
— Multego da homoj alfluas la urbon antaŭ la festo. Inter ili estas magoj, aŭguristoj, astrologoj kaj murdistoj, — senesprime parolis la prokuratoro, — estas ankaŭ mensoguloj. Ekzemple, ci estas mensogulo. Estas ja klare skribite: instigis ruinigi la Templon. Tiel atestas la homoj.
— Tiuj bonaj homoj, — la arestito haltis kaj haste aldoninte: — hegemono, — daŭrigis: — estas neinstruitaj, ili konfuzis ĉion kion mi diris. Mi eĉ komencas timi, ke tiu miskompreno daŭros tre longan tempon. Kaj ĉio ĉi ĉar li malĝuste skribas miajn parolojn.
Estiĝis silento. Nun ambaŭ malsanulaj okuloj peze rigardis la arestiton.
— La lastan fojon mi cin admonas: ĉesu ŝajnigi cin frenezulo, ci krimulaĉo, — milde kaj senesprime diris Pilato, — pri ci estas skribite nemulte, sed tio sufiĉas por cin pendumi.
— Tamen jes, jes ja, hegemono, — diris la arestito tute streĉiĝinte pro la strebo kredigi, — sekvas, sekvadas min iu kun kapra pergameno, kaj senĉese skribas. Nu, foje mi ĵetis rigardon en lian pergamenon — tio estis terura! Absolute nenion el la skribita mi iam diris. Mi lin petegis: pro Dio, bruligu cian pergamenon! Sed li forŝiris ĝin el miaj manoj kaj forkuris.
— Kiu ankoraŭ? — mallogite demandis Pilato kaj tuŝis la tempion per la mano.
— Levio Mateo, — volonte klarigis la arestito. — Li estis impostisto kaj unue mi renkontis lin en Betfage, sur la vojo, tie kie elstaras la angulo de figĝardeno. Ni konversaciis. Komence li traktis min malafable kaj eĉ insultis min — nu, li opiniis ke li min insultas nomante min hundo, — la arestito ridetis, — mi vidas nenion malbonan en la besto, do nenion ofendan en la vorto…
La sekretario ĉesis skribi kaj kaŝe ĵetis mirrigardon, ĉi-foje ne al la arestito sed al la prokuratoro.
— … tamen aŭskultante min li iĝis pli milda, — daŭrigis Jeŝua, — fine li ĵetis sian monon sur la vojon kaj diris, ke li iros kun mi vojaĝi…
Pilato rikanis per unu vango, nudigante siajn flavajn dentojn, kaj turnis sian tutan trunkon al la sekretario:
— Ho, urbo Jerŝalaim! Ĉu estas absurdaĵo kiun oni ne aŭdus ĉi tie? Impostisto, aŭskultu do, impostisto ĵetis monon sur la vojon!
Ne sciante, kiel reagi, la sekretario decidis speguli la Pilatan rikanon.
— Nu, li diris, ke de tiam la mono iĝis al li abomena, — klarigis Jeŝua la strangan agon de Levio Mateo, kaj aldonis: — De tiam li iĝis mia kunvojaĝanto.
Ankoraŭ nuddenta, la prokuratoro rigardis la arestiton, poste la sunon, nerezisteble leviĝantan supren, super la rajdostatuoj de la hipodromo kuŝanta malproksime dekstre, malpli alte ol la palaco. Kaptite de naŭza turmento, li pensis, ke la plej simpla solvo estus forigi de la balkono ĉi tiun strangan krimulaĉon per nuraj tri vortoj: «Oni lin pendumu». Forigi ankaŭ la eskorton, foriri el la portiko en la internon de la palaco, ordoni ke oni kurtenu ĉambron kaj alportu malvarman akvon, lasi sin fali sur liton, plorvoĉe voki la hundon Banga’, plendi al ĝi pri la hemikranio. La penso pri veneno loge trafulmis la kapon de la prokuratoro.
Li rigardis la homon per la malklaraj okuloj kaj dum kelka tempo silentis, penante rememori, kial antaŭ li, sub la senkompata Jerŝalaima suno, staras arestito kun sia misforma pro batoj vizaĝo, kaj kiujn pluajn senutilajn demandojn li ankoraŭ devas fari.
— Ĉu Levio Mateo? — raŭke demandis la malsanulo kaj fermis la okulojn.
— Jes, Levio Mateo, — atingis lin la akra, lin turmentanta voĉo.
— Tamen kion ci diris pri la Templo al la hom’amaso en la bazaro?
La voĉo de la respondanto ŝajnis piki Pilaton en la tempion, ĝi estis neesprimeble doloriga. Ĝi estis diranta:
— Mi, hegemono, diris, ke falos la templo de la malnova kredo kaj kreiĝos nova templo de la vero. Mi diris tiel, por ke oni pli facile komprenu.
— Kial do ci, vagulaĉo, agitis la popolon en la bazaro parolante pri la vero kiun ci ne scias? Kio estas la vero?
Dirinte tion la prokuratoro pensis: «Ho, vi dioj! Mi demandas lin pri io malnecesa por la juĝo… Mia intelekto ne plu servas min…» Kaj refoje la kaliko kun malhela likvaĵo aperis en lia mensa vido. «Venenon al mi, venenon!»
Denove li ekaŭdis la voĉon:
— Antaŭ ĉio la vero estas, ke doloras cia kapo, doloras tiom forte, ke ci malkuraĝe pensas pri la morto. Ci apenaŭ povas al mi paroli, eĉ rigardi min estas al ci malfacile. Nun mi estas cia nevola turmentanto, tio min ĉagrenas. Ci ne povas eĉ pensi pri io ajn kaj nur revas, ke venu cia hundo, ŝajne la sola kara al ci estaĵo. Sed ciaj turmentoj tuj finiĝos, la kapo ĉesos dolori.
La sekretario je duonfrazo ĉesis skribi kaj mire ekgapis la arestiton.
Pilato levis sur tiun la martirajn okulojn kaj rimarkis, ke la suno jam estas altete super la hipodromo, ke ĝia radio, penetrinte la kolonaron, rampis ĝis la eluzitaj sandaloj de Jeŝua, ke tiu forflankiĝas por ĝin eviti.
La prokuratoro ekstaris, premis la kapon per ambaŭ manoj, lia flaveta, razita vizaĝo esprimis teruron. Sed tuj li ĝin superregis kaj residiĝis.
Dume la arestito daŭrigis sian parolon, sed la sekretario ne plu skribis. Ansere streĉinte la kolon, li nur klopodis ne eligi eĉ malplejan vorton.
— Jen, ĉio finiĝis, — parolis la arestito afable rigardante Pilaton, — mi tre ĝojas pri tio. Mi konsilas al ci, hegemono, por iom da tempo forlasi la palacon kaj promeni en la ĉirkaŭaĵo — nu ekzemple, en la ĝardenoj sur la Oliv’arba Monto. La fulmotondro… — sin turninte la arestito rigardis la sunon, — venos poste, antaŭ la vespero. Promeno cin efikus tre bone, kaj mi volonte cin akompanus. En mian kapon venis kelkaj novaj pensoj, kiuj eble cin interesos, kaj mi kun plezuro komunikus al ci ilin, des pli ke ci ŝajnas homo tre inteligenta.
La sekretario morte paliĝis kaj lasis fali la pergamenrulon.
— Cia malfeliĉo konsistas en tio, — nehaltigate parolis plu la ligito, — ke ci estas tro malkomunikema kaj tute perdis la fidon je la homoj. Konsentu ja, ke oni ne povas meti sian tutan ŝaton en hundon. Cia vivo estas magra, hegemono. — La parolinto permesis al si rideton.
La sekretario nun pensis nur pri tio, ĉu li kredu siajn orelojn. Devigite kredi, li penis imagi, en kiu fantazia formo manifestiĝos la furiozo de la kolerema prokuratoro ĉe tiu senprecedenca impertinentaĵo de la arestito. Sed li ne povis tion imagi, kvankam li bone konis la prokuratoron.
Eksonis la streĉovundita, raŭketa voĉo de la prokuratoro, latine diranta:
— Malligu liajn manojn.
Unu el la eskortanoj frapis per la lanco kontraŭ la planko, transdonis ĝin al alia, aliris la arestiton kaj forigis la ŝnuron. La sekretario reprenis la pergamenon kaj decidis dum kelka tempo nenion skribi kaj nenion miri.
— Konfesu, — mallaŭte demandis Pilato en la greka, — ci estas granda kuracisto, ĉu?
— Ne, prokuratoro, mi ne estas kuracisto, — respondis la arestito, delice frotante la ŝvelintan, malhele ruĝan manon, sulkigitan per la ŝnuro.
Klininte la kapon, Pilato boris la arestiton per fiksa rigardo. Ne plu nebula, ĝi reakiris siajn kutimajn spritobrilojn.
— Mi ne demandis cin, — diris Pilato, — ĉu ci ankaŭ scias latine?
— Jes, — respondis la arestito.
La flavetaj vangoj de Pilato iom ruĝiĝis kaj li demandis latine:
— Kiel ci divenis, ke mi volis voki mian hundon?
— Tio estas tre simpla, — latine respondis la arestito, — ci movis cian manon en la aero, — la parolanto ripetis la geston de la prokuratoro, — kvazaŭ ci volis ĝin karesi kaj ciaj lipoj…
— Jes, — diris Pilato.
Post paŭzo li demandis greke:
— Do, ci estas kuracisto, ĉu?
— Ne, ne, — energie kontraŭdiris la arestito, — kredu al mi, mi ne estas kuracisto.
— Nu bone, se ci volas kaŝi tion, kaŝu ĝin. La aferon ĝi ne koncernas. Do, ĉu ci asertas, ke ci neniun instigis detrui… aŭ forbruligi aŭ alimaniere difekti la Templon?
— Mi neniun instigis al tiaj agoj, hegemono, mi ripetas. Ja mi ne similas malsaĝulon, ĉu?
— Ho certe, ci ne similas malsaĝulon, — mallaŭte respondis la prokuratoro kaj timinde rikanis. — Do ĵuru ke tio ne okazis.
— Je kio ci volas ke mi ĵuru? — plivigliĝis la malligito.
— Nu, ekzemple je cia vivo, — respondis la prokuratoro, — nun estas la ĝusta tempo ĵuri je ĝi, ĉar sciu, ĝi pendas je hareto!
— Ĉu ci opinias, ke ĝin pendigis ci, hegemono? — demandis la arestito. — Se jes, ci ege eraras.
Pilato ektremis kaj diris tra la kunpremitaj dentoj:
— Mi povas distranĉi tiun hareton.
— Ankaŭ pri tio ci eraras, — kontraŭdiris la arestito kun serena rideto, per la mano sin ŝirmante kontraŭ la suno. — Ja konsentu, ke sendube, distranĉi ĝin povas nur la pendiginto, ĉu?
— Nu bone, — ridetis Pilato, — mi ne plu dubas, ke la nenifaremaj Jerŝalaimaj gapuloj senforlase cin sekvis. Mi ne scias, kiu pendigis cian langon, sed ĝi estas bone pendigita. Interalie, ĉu tio estas vera, ke ci envenis Jerŝalaimon tra la Pordego de Suzo, rajdante azenon kaj akompanate de popolaĉo kiu salutis cin per krioj kvazaŭ profeton?
La arestito mire rigardis la prokuratoron.
— Verdire, mi havas nenian azenon, — li respondis. — Mi envenis la urbon tra la Pordego de Suzo, tio estas ĝusta, sed mi venis piede. Min akompanis nur Levio Mateo kaj neniu kriis al mi ion ajn, ĉar tiam neniu en Jerŝalaim min konis.
— Ĉu ci konas tiujn homojn, — daŭrigis Pilato fiksrigardante la arestiton, — iu Dismas, poste Gestas kaj Bar-rabba?
— Ĉi tiujn bonajn homojn mi ne konas.
— Ĉu vere?
— Vere.
— Nun diru al mi, kial ci ĉiumomente diras «bona homo»? Ĉu ĉiun ci nomas tia?
— Ĉiun, — respondis la arestito, — en la mondo ne estas malicaj homoj.
— La unuan fojon mi tion aŭdas, — diris Pilato kun negaja rideto, — sed eblas, ke mi ne sufiĉe konas la vivon. Ne necesas skribi plu, — li sin ekturnis al la sekretario, cetere ĉesinta skribi jam antaŭe, kaj reparolis al la arestito: — Ĉu en iu greka libro ci legis pri tio?
— Ne, mi mem komprenis tion.
— Kaj ci predikas tion, ĉu?
— Jes.
— Nun kion ci dirus, ekzemple, pri centuriestro Marko, alnome Ratobuĉulo, ĉu ankaŭ li estas bona?
— Jes, — respondis la arestito, — kvankam li estas malfeliĉa homo. De kiam bonaj homoj lin kripligis, li iĝis kruela kaj senkompata. Estas interese, kiu faris tion?
— Mi volonte informos cin pri tio, — diris Pilato, — mi ja ĉeestis tie. Bonaj homoj sin ĵetadis sur lin kvazaŭ la hundoj sur urson. La ĝermanoj kroĉiĝis je liaj kruroj, brakoj, kolo. Lia manipuluso estis encirkligita, kaj se la turmo, kiun mi komandis, ne estus enhakinta sin de la flanko, ci, filozofo, ne havus la okazon interparoli kun Ratobuĉulo. Tio estis dum la batalo ĉe Idistavizo, en la Junulina Valo.
— Se mi povus interparoli kun li, — neatendite diris la arestito reve, — mi estas certa, ke li draste ŝanĝiĝus.
— Nu, — reagis Pilato, — se ci havus la kapricon interparoli kun oficiroj aŭ soldatoj de la legio, tio probable ne rezultigus grandan ĝojon por la legiestro. Tamen — feliĉe por ni ĉiuj — tio ne okazos, kaj mi estas la unua kiu zorgos pri la afero.
Ĉi tiam hirundo impetis en la portikon, flugis unu rondon tuj sub la ora plafono, malplialtiĝis, per la akra flugilo preskaŭ tuŝis la vizaĝon de bronza statuo staranta en niĉo kaj malaperis en kapitelo. Eble, ĝi ekvolis fari tie sian neston.
Dum ĝia flugado en la kapo de la prokuratoro, nun klara kaj facila, vortiĝis formulo. Ĝi estis jena: La hegemono konsideris la aferon pri la vaganta filozofo Jeŝua, alnome Ha-Nocri, kaj trovis nenian delikton. Speciale, ne estas malkovrita ia ajn rilato inter la faroj de Jeŝua kaj la ĵusa tumulto en Jerŝalaim. Evidentiĝis, ke la vaganta filozofo estas mense malsana, tial la prokuratoro ne konfirmas la mortoverdikton de la Malgranda Sinedrio pri Ha-Nocri. Tamen, ĉar ties malsaĝaj, utopiaj paroloj povas kaŭzi tumulton en Jerŝalaim, la prokuratoro lin forsendas el la urbo kaj ordonas malliberigi lin en Cezareo Stratona ĉe Mediteraneo — kie cetere rezidas la prokuratoro.
Necesis nur dikti tion al la sekretario.
La flugiloj de la hirundo susuris tuj super la kapo de la hegemono, la birdo ĵetis sin flanken, al la kaliko de la fontano kaj forflugis eksteren. La prokuratoro levis la rigardon sur la arestiton kaj vidis apud tiu brulantan polvofoston.
— Ĉu estas io plua pri li? — demandis Pilato la sekretarion.
— Bedaŭrinde jes, — kontraŭ lia atendo respondis tiu kaj donis al Pilato alian pergamenon.
— Kio do? — Pilato kuntiris la brovojn.
Lia mieno ŝanĝiĝis eĉ plie post ol li legis la pergamenon. Ĉu malhela sango alfluis liajn vizaĝon kaj kolon, ĉu okazis io alia, sed lia haŭto perdis la flavon, iĝis bruna kaj liaj okuloj ŝajnis sinki en la kapo.
Verŝajne pro la sama sango, kiu alfluis la tempiojn kaj komencis tie batadi, konfuziĝis lia vidado. Jen — ŝajnis al li, ke la kapo de la arestito ien forŝvebis kaj anstataŭ ĝi aperis alia. Sur tiu kalva kapo sidis ora krono kun disaj dentoj; la haŭton de la frunto korodis ulcero, ŝmirita per ungvento; la buŝo estis ensinkinta, sendenta, kun kaprica, pendanta malsupra lipo. Plu, ŝajnis al Pilato, ke la rozkoloraj kolonoj ĉirkaŭ li kaj la Jerŝalaimaj tegmentoj tie for, malsupre, trans la ĝardeno, malaperis, ke ĉio perdiĝis en la densega verdo de la Kapreaj ĝardenoj. Ankaŭ pri lia aŭdo okazis io stranga: ŝajnis, ke ie malproksime trumpetoj eksonis nelaŭte kaj minace, kaj tre klare li aŭdis nazan voĉon orgojle tiri la vortojn: «La leĝo pri majest’atenco…».
Rapide ekruliĝis pensoj — mallongaj, senordaj, nekutimaj: «Perdita!»; poste: «Perditaj!..» Kaj tute absurda ideo pri ia nepre venonta (al kiu?!) senmorteco — kaj tiu senmorteco ial naskis neelteneblan angoron.
Pilato sin streĉis, forpelis la vizion, revenigis la rigardon en la portikon. Antaŭ li denove estis la okuloj de la arestito.
— Aŭskultu, Ha-Nocri, — ekparolis la prokuratoro iel strange rigardante al Jeŝua: lia mieno estis severa, sed en la okuloj videblis maltrankvilo, — ĉu iam ci diris ion ajn pri la granda Cezaro? Respondu! Ĉu ci ion diris? Aŭ… ne… diris? — La vorton ne Pilato tiris iom pli longe ol konvenas ĉe juĝo. Per la rigardo li sendis al la arestito ian penson, kiun li volis kvazaŭ sugestii al tiu.
— Diri la veron estas facile kaj agrable, — rimarkis Jeŝua.
— Mi ne bezonas scii, — reagis Pilato per sufokata kolera voĉo, — ĉu estas al ci agrabla diri la veron. Tutegale ci ĝin diros. Tamen dirante ĝin, pesu ĉiun vorton se ci volas eviti morton ne nur certan sed ankaŭ turmentan.
Ne estas sciate, kio okazis al la prokuratoro de Judujo, sed li permesis al si levi la manon, kvazaŭ por ŝirmi sin kontraŭ la sunradio, kaj de malantaŭ la mano, kiel de malantaŭ ŝildo, sendi al la arestito ian subinstigan rigardon.
— Do, — li parolis plu, — respondu, ĉu ci konas iun Jehudon el Kirjat kaj kion ci diris al li, se ci tamen diris, pri Cezaro?
— Tio okazis jene, — volonte komencis rakonti la arestito, — antaŭhieraŭ vespere, ĉe la Templo, mi konatiĝis kun junulo kiu nomis sin Jehudo el la urbo Kirjat. Li invitis min en sian domon en la Malsupra Urbo kaj regalis min…
— Bona homo, ĉu? — demandis Pilato kaj diableska fajrero ekbrilis en liaj okuloj.
— Tre bona kaj sciama homo, — jesis la arestito, — li montris plej grandan interesiĝon pri miaj ideoj kaj tre varme min akceptis…
— … ekbruligis la lampojn, — je la sama tono, kiel la arestito, tradente diris Pilato. Liaj okuloj flagretis.
— Jes, — respondis Jeŝua, iom surpizite ke la prokuratoro tion scias, kaj daŭrigis: — Li petis min eldiri mian opinion pri la ŝtatregado. Tiu demando lin ege interesis.
— Do, kion ci diris? — demandis Pilato. — Ci respondos al mi, ke ci ĝin forgesis, ĉu? — sed lia voĉo jam estis senespera.
— Mi diris, ekzemple, — rakontis la arestito, — ke ĉia regado estas perforto kontraŭ la homoj kaj ke venos tempo kiam ne plu estos la regado de la Cezaroj nek ia alia regado. La homo eniros la regnon de la vero kaj justo, kie nenia regado estos bezonata.
— Poste!
— Poste estis nenio, ĉar tiam homoj enkuris, min ligis kaj kondukis en la malliberejon.
La sekretario rapide protokolis klopodante ne eligi eĉ unu vorton.
— En la mondo neniam estis nek estas nek estos regado pli granda aŭ pli bona por la homoj ol la regado de Tiberio Cezaro, — la streĉovundita kaj malsanula voĉo de Pilato ŝvelis, ial li furioze rigardis la sekretarion kaj la eskorton, — kaj ne decas ke ci, malsaĝa krimulaĉo, juĝu pri tio. — Ĉi tiam la hegemono kriegis:
— La eskorton for de la balkono! — Sin turninte al la sekretario li aldonis:
— Lasu min sola kun la krimulo, temas pri ŝtata afero!
La eskorto levis la lancojn kaj ritme klakante per la ferizitaj kaligoj eliris en la ĝardenon sekvate de la sekretario.
Dum kelka tempo la silenton sur la balkono plenigis nur la kanto de la akvo en la fontano. Pilato rigardis la akvon formi super la ŝprucilo ŝvelantan flu’teleron, ties randojn forrompiĝi kaj strie disfali.
Unua ekparolis la arestito.
— Mi vidas, ke okazis misaĵo pro mia interparolo kun tiu junulo el Kirjat. Mi antaŭsentas, hegemono, ke lin trafos malfeliĉo kaj mi lin tre kompatas.
— Ŝajnas al mi, — kun stranga rideto respondis la prokuratoro, — ke estas en la mondo iu alia, pli inda je cia kompato ol Jehudo el Kirjat kaj suferonta multe pli ol Jehudo. Do, Marko Ratobuĉulo, la flegma kaj senhezita torturisto, la homoj kiuj, kiel mi vidas, cin batis pro ciaj predikoj — la prokuratoro almontris la misforman vizaĝon de Jeŝua, — la krimuloj Dismas kaj Gestas, murdintaj kun siaj kunuloj kvar soldatojn, kaj fine la fi-perfidulo Jehudo — ĉu ili ĉiuj estas bonaj homoj?
— Jes, — respondis la arestito.
— Kaj venos la regno de la vero, ĉu?
— Ĝi venos, hegemono, — fide respondis Jeŝua.
— Neniam ĝi venos, — ekkriis Pilato per voĉo tiom terura ke Jeŝua ŝanceliĝis malantaŭen. Tiel li estis krianta antaŭ multaj jaroj al siaj kavalerianoj en la Valo de la Junulinoj: «Batu ilin! Batu! La ega Ratobuĉulo kaptitas!» Li ankoraŭ pli laŭtigis sian rompitan pro la komandado voĉon por ke en la ĝardeno oni aŭdu la vorton:
— Krimulo! Krimulo! Krimulo!
Poste li demandis pli trankvile:
— Jeŝua Ha-Nocri, ĉu ci kredas je dioj?
— Estas nur unu Dio, — respondis Jeŝua, — je li mi kredas.
— Do preĝu al li, forte preĝu! Cetere… — la voĉo de Pilato resinkis, — tio estas senutila. Ĉu ci havas edzinon? — ial malĝoje li demandis, ne komprenante kio al li okazas.
— Ne, mi estas sola.
— La abomeninda urbo, — subite murmuris la prokuratoro. Li movis la ŝultrojn, kvazaŭ pro malvarmo, kaj frotis la manojn, kvazaŭ lavante ilin. — Se ci estus murdita antaŭ cia renkonto kun Jehudo el Kirjat, tio certe estus multe pli bona.
— Ci prefere lasu min for, hegemono, — neatendite petis Jeŝua kaj lia voĉo iĝis maltrankvila, — mi vidas ke oni volas mortigi min.
Spasmo tordis la vizaĝon de Pilato, li turnis al Jeŝua la inflamajn okulglobojn kun ilia ruĝiĝinta vejnaro kaj diris:
— Ĉu ci, malfeliĉulo, imagas ke Romia prokuratoro liberigos homon dirintan tion, kion ci diris? Ho dioj! Ĉu ci pensas, ke mi pretas okupi cian lokon? Ciajn opiniojn mi malaprobas! Kaj atentu: se post ĉi tiu momento ci diros eĉ unu vorton, se ci ekparolos kun iu ajn, tiam kontraŭ mi cin gardu! Mi ripetas: cin gardu!
— Hegemono…
— Silentu! — kriis Pilato kaj lia furioza rigardo sekvis la hirundon, refoje flirtintan tra la kolonaron. — Al mi! — li vokis.
Kiam la sekretario kaj la eskorto reokupis siajn lokojn, Pilato deklaris ke li konfirmas la mortoverdikton de la Malgranda Sinedrio pri la krimulo Ha-Nocri kaj la sekretario protokolis tion.
Post unu minuto antaŭ la prokuratoro staris Marko Ratobuĉulo. La prokuratoro ordonis al li konduki la krimulon al la estro de la sekreta servo kaj konigi al tiu la instrukcion de la prokuratoro, ke Jeŝua Ha-Nocri estu gardata aparte disde la ceteraj kondamnitoj kaj ke al la personaro de la sekreta servo je la minaco de severa puno estu malpermesite interparoli kun Jeŝua Ha-Nocri pri io ajn aŭ respondi liajn demandojn.
Obeante la geston de Marko la eskorto ĉirkaŭis Jeŝuan kaj lin forkondukis de la balkono.
Poste antaŭ la prokuratoro aperis blondbarba belulo kun aglaj plumoj en la kaskokresto. Sur lia brusto brilis oraj leonkapoj, oraj platetoj garnis lian glavrimenon. Liaj triplandumaj botoj estis ŝnuritaj ĝis la genuo, purpura mantelo pendis de lia maldekstra ŝultro. Li estis legato, la legiestro. La prokuratoro lin demandis, kie nun troviĝas la Sebastea kohorto. La legiestro raportis, ke la sebasteanoj estas postenigitaj ĉirkaŭ la placo ĉe la hipodromo, kie estas anoncota la verdikto pri la krimuloj.
Pilato ordonis al la legiestro pretigi du centuriojn el la Italia kohorto. La unu, komandate de Ratobuĉulo, devos eskorti la krimulojn, la ĉarojn kun la ekzekutilaro kaj la ekzekutistojn ĝis la Kalva Monto kaj tie aliĝi la supran kordonon. La alia devos marŝi rekte al la Kalva Monto kaj komenci la posteniĝon. Pro la sama celo, tio estas por sekurigi la monteton, la prokuratoro petis la legiestron sendi kune la helpan skadron, la Sirian alaon.
Kiam la legiestro estis elirinta, la prokuratoro ordonis al la sekretario inviti la prezidanton de la Sinedrio, ĝiajn du membrojn kaj la estron de la Templa gardo. Krome, li petis la sekretarion aranĝi la inviton tiel ke li, la prokuratoro, povu interparoli kun la prezidanto antaŭ la kunveno kaj sola.
La ordonoj de Pilato estis plenumitaj rapide kaj ĝuste. La suno, kiu dum la lastaj tagoj iel aparte furioze ardigadis Jerŝalaimon, ankoraŭ malproksimis de sia plej alta punkto, kiam sur la supra ĝardenteraso, ĉe la du blankaj marmoraj leonoj gardantaj la ŝtuparon, renkontiĝis la prokuratoro kaj Josef Kajafo, la Juduja ĉefpastro prezidanta la Sinedrion.
En la ĝardeno estis kviete. Sed kiam la prokuratoro eliris el la portiko sur la ĝardenterason inundatan de la suna lumo, la terason kie staris hide elefantokruraj palmoj kaj de kie al lia rigardo prezentiĝis la tuta de li abomenata urbo Jerŝalaim, ĝiaj pendaj pontoj, ĝiaj fortikaĵoj kaj precipe la monstra marmorbloko kun ora drakoskvamo anstataŭ tegmento, la Templo de Jerŝalaim, — tiam lia akra aŭdo perceptis venantan de sube, kie muro disigis la malsupran palacan ĝardenterason disde la urba placo, obtuzan murmuron, el kiu fojfoje forflugadis sonoj malfortaj kaj akutaj, kiel ĝemoj aŭ krioj.
Pilato komprenis, ke tie sur la placo jam amasiĝis nenombreblaj Jerŝalaimanoj, incititaj de la ĵusa tumulto, ke la amaso malpacience atendas la verdikton kaj ke krias la senlacaj akvovendistoj.
La prokuratoro komencis per tio ke li invitis la ĉefpastron en la portikon, for de la senkompata ardo, sed Kajafo ĝentile petis pardonon kaj klarigis, ke antaŭfeste li ne rajtas fari tion. Pilato levis la kapuĉon sur sian apenaŭ kalviĝantan kapon kaj komencis la interparolon. La interparolo estis en la greka.
Pilato diris, ke li ekzamenis la aferon pri Jeŝua Ha-Nocri kaj konfirmis la mortoverdikton. Do, antaŭ la hodiaŭ okazonta ekzekuto mortoverdikton ricevis la tri banditoj — Dismas, Gestas, Bar-rabba — kaj krome tiu Jeŝua Ha-Nocri. La du unuaj, kiuj aŭdacis eksciti la popolon kontraŭ Cezaro, estas kaptitaj fare de la Romia potenco post armita rezisto, do pri ili oni ne parolu. Male, la du lastaj, Bar-rabba kaj Ha-Nocri, estas arestitaj de la juda estraro kaj kondamnitaj de la Sinedrio. Laŭ la leĝo kaj kutimo, unu el la du krimuloj estas liberigenda pro la granda festo de Pasko, komenciĝonta hodiaŭ.
Do, la prokuratoro deziras scii, kiun el la du krimuloj intencas liberigi la Sinedrio: ĉu Bar-rabban aŭ Jeŝuan Ha-Nocri?
Kajafo klinis la kapon signante ke li komprenis la demandon kaj respondis:
— La Sinedrio petas liberigi Bar-rabban.
Ĝuste tiun respondon atendis Pilato, sed lia tasko estis ŝajnigi sin mirigita.
Li faris tion majstre. Sur lia orgojla vizaĝo leviĝis la brovoj kaj li mire rigardis la ĉefpastron rekte en la okulojn.
— Verdire, tiu respondo min surprizas, — milde diris la prokuratoro, — mi timas ke okazis miskompreno.
Pilato klarigis sian starpunkton. La Romia administracio neniel atencas la rajtojn de la loka religia estraro, la ĉefpastro ja bone scias tion, tamen tiu kazo prezentas evidentan eraron kaj la Romia administracio havas intereson ĝin korekti.
Nu fakte: la krimoj de Bar-rabba kaj de Ha-Nocri tre diferencas laŭ la gravo. Dum la dua, nekontesteble homo mense malsana, kulpas je absurdaj paroladoj en Jerŝalaim kaj aliloke, la kulpo de la unua estas nekompareble pli grava. Li ne nur malkaŝe ekscitis ribelon, dum la aresto li ankoraŭ mortigis gardiston. Bar-rabba estas multe pli danĝera ol Ha-Nocri.
Pro la indikitaj rezonoj la prokuratoro petas la ĉefpastron rekonsideri la decidon kaj el la du kondamnitoj liberigi la malpli danĝeran, kaj tiu sendube estas Ha-Nocri. Do?
Kajafo diris per voĉo nelaŭta sed firma ke la Sinedrio zorge konsideris la aferon kaj ke la duan fojon ĝi sciigas sian intencon liberigi Bar-rabban.
— Kiel do? Eĉ post mia rekomendo, rekomendo de tiu, per kies buŝo parolas la Romia regado? Ĉefpastro, ripetu je tria fojo!
— Je la tria fojo mi ripetas ke ni liberigos Bar-rabban, — nelaŭte diris Kajafo.
Ĉio estis finita, plua insisto estis sensenca. Ha-Nocri estis malaperonta por ĉiam, neniu kuracos la terurajn, kruelajn dolorojn de la prokuratoro. Kontraŭ ili estas nenia rimedo krom la morto. Sed ne tiu penso nun frapis Pilaton. Lin tutan penetris la sama nekomprenebla angoro, kiu ĵus trafis lin sur la balkono. La prokuratoro serĉis la kialon sed la rezulto estis stranga: ŝajnis al li malklare, ke en la interparolo kun la kondamnito io restis nedirita, aŭ eble, ke li ion ne finaŭskultis.
Pilato forpelis tiun penson kaj ĝi tuj malaperis, same rapide kiel ĝi venis. Ĝi malaperis kaj la angoro restis neeksplikita, ĉar ne povis ja ĝin klarigi alia, fulme aperinta kaj tuj estingiĝinta, mallonga penso: «Senmorteco… La senmorteco venis…» Kies senmorteco? Tion la prokuratoro ne komprenis sed la ideo pri tiu enigma senmorteco glaciigis lin malgraŭ la sun’ardo.
— Nu, — diris Pilato, — estu tiel.
Li turnis la kapon, rigardis ĉirkaŭen kaj miris pri la okazinta ŝanĝo. Malaperis la florŝarĝita rozujo, malaperis la cipresoj kadrantaj la supran terason, la granat’arbo, la blanka statuo en verdaĵoj kune kun la verdaĵoj. Ĉion anstataŭis ia malhelruĝa ŝlimo, en ĝi ektremis kaj ien ekmoviĝis algoj kaj kun ili moviĝis Pilato mem. Sufoka kaj brula, lin forportis la plej terura kolero, la kolero de la malpovo.
— Premon, — eligis Pilato, — premon mi sentas!
Per malvarma, ŝvita mano li abrupte tiris la fibolon de la kolumo de sia mantelo. La fibolo falis sur la sablon.
— La vetero estas sufoka, ie pasas fulmotondro, — reagis Kajafo fikse rigardante la ruĝiĝintan vizaĝon de la prokuratoro kaj pensante pri la pluaj, ankoraŭ venontaj turmentoj. «Ho, terura estas ĉi-jare la monato Nisan’!» — Ne, — diris Pilato, — ne pro la vetero mi estas premata, sed ĉar tro malvaste iĝis ĉi tie por ni du. — Streĉinte la palpebrojn, Pilato ridetis kaj aldonis: — Gardu cin, ĉefpastro.
La malhelaj okuloj de la ĉefpastro ekbrilis kaj li, ne malpli lerte ol antaŭe la prokuratoro, igis sian vizaĝon esprimi miron.
— Kion mi aŭdas, prokuratoro? — fiere kaj trankvile respondis Kajafo, — ci minacas al mi post ol ci mem konfirmis nian verdikton? Ĉu tio estas ebla? Kutime Romia prokuratoro elektas vortojn por ion diri. Se iu aŭdus nin, hegemono..?
Pilato rigardis la ĉefpastron per malvivaj okuloj kaj nudigis la dentojn por esprimi rideton.
— Kion ci diras, ĉefpastro! Kiu povas nun aŭdi nin ĉi tie? Ĉu mi similas la junan vagantan malsaĝulon ekzekutotan hodiaŭ? Ĉu mi estus knabo? Mi scias, kion kaj kie mi diras. La ĝardeno estas gardata, egale kiel la palaco, muso ne povus penetri ĉi tien! Kaj ne nur muso, ne povus eĉ tiu — kiel li estas nomata? — el la urbo Kirjat. Ĉu ci lin konas, ĉefpastro? Ho, se iu tia penetrus ĉi tien, li amare sin domaĝus, pri tio ci ja ne dubas, ĉu? Do sciu, ĉefpastro, ke de nun ci ne havos ripozon! Nek ci, nek cia popolo, — Pilato montris dekstren kie en la foro flamis la Templo, — tion deklaras mi, Pilato de Ponto, kavaliro de la Ora Lanco!
— Mi scias, scias! — sentime respondis la nigrabarba Kajafo kaj liaj okuloj ekbrilis. Li levis la manon ĉielen kaj daŭrigis: — Scias la juda popolo, ke ci malamegas ĝin per furioza malamo kaj suferigos al ĝi multajn turmentojn, sed tutan ci ĝin ne ekstermos! Dio ĝin defendos! Nin aŭdos, aŭdos la potenca Cezaro, li ŝirmos nin kontraŭ la ekstermanto Pilato!
— Ho ne! — ekkriis Pilato. Nun ĉiu plua vorto lin faciligis: li jam povis forĵeti la maskon, ne plu zorgi pri la vortoj. — Tro multe ci plendis kontraŭ mi al Cezaro, nun estas veninta mia horo, Kajafo! Nun sciigon sendos mi, kaj ĝi iros ne al la provincestro en Antioĥion, nek al Romo, sed rekte al Kapreo, al Cezaro mem, la sciigo pri tio, ke notorajn ribelulojn vi kaŝas en Jerŝalaim kontraŭ la mortopuno. Kaj tiam ne per la akvo el la Salomona lageto malsoifigos mi Jerŝalaimon — kiel mi intencis antaŭe por via bono! Ne per akvo! Rememoru, vi devigis min forigi de la muroj la ŝildojn kun la emblemo de Cezaro, transloki trupojn, finfine mi mem devis veni ĉi tien kaj min okupi pri viaj misaĵoj. Memoru mian parolon, ĉefpastro. Ci vidos en Jerŝalaim ne unu kohorton, ho ne! Venos ĉe la urbomurojn la tuta legio Fulminata, venos la araba kavalerio, tiam ci aŭdos amarajn plorojn kaj ve-kriojn! Tiam rememoros ci la savitan Bar-rabban kaj bedaŭros, ke ci ekzekutigis la filozofon kun lia paca prediko!
Sur la vizaĝo de la ĉefpastro aperis makuloj, lia rigardo brulegis. Kiel la prokuratoro, li akradente ridetis kaj respondis:
— Ci mem, prokuratoro, ĉu ci kredas kion ci diras? Ne, ci ĝin ne kredas! Ne pacon, ho, ne pacon portis al ni en Jerŝalaimon la forlogisto de la popolo kaj ci, kavaliro, bonege tion komprenas. Ci volus liberigi lin por ke li profanu la religion, agitu la popolon kaj konduku ĝin sub la Romiajn glavojn! Sed dum vivas mi, la ĉefpastro de la judoj, la religio restos neprofanita kaj la popolo estos defendata. Ĉu ci aŭdas, Pilato? — ĉi tiam Kajafo impone levis la manon: — Aŭskultu tion, prokuratoro!
Kajafo eksilentis kaj denove Pilato aŭdis la bruon — kvazaŭ la maro torentis sub la murojn de la ĝardeno de Herodo la Granda. De malsupre la bruo estis leviĝanta al la piedoj de la prokuratoro kaj trafis lin vizaĝen. Samtempe de malantaŭ, de trans la aloj de la palaco, venis ekscitaj trumpetsignaloj, peza kraketo de centpieda marŝo, fera tintado; la prokuratoro komprenis, ke la Romia infanterio jam eliras sin direktante al la mortparado terura por la ribeluloj kaj krimuloj.
— Ĉu ci aŭdas, prokuratoro? — mallaŭte ripetis la ĉefpastro. — Ci ja ne diros, ke ĉion ĉi, — Kajafo levis ambaŭ brakojn kaj la malhela kapuĉo forglitis de lia kapo, — kaŭzis la mizera krimulo Bar-rabba?
Per la mandorso la prokuratoro viŝis de la frunto la malvarman ŝviton, rigardis teren, poste, levinte la duonfermitajn okulojn al la ĉielo, li rimarkis, ke la arda globo pendas preskaŭ super lia kapo, ke la ombro de Kajafo kuntiriĝis ĝis la leona vosto. Li diris nelaŭte kaj indiferente:
— Baldaŭ estos tagmezo. La interesa konversacio forturnis nian atenton, nun ni revenu al la afero.
En elegantaj esprimoj li pardonpetis la ĉefpastron kaj invitis Kajafon sidiĝi sur la benkon en la ombro de magnoliarbo kaj atendi ĝis li venigos la ceterajn partoprenontojn de la lasta mallonga interkonsilado — kaj faros ankoraŭ unu ordonon koncerne la ekzekuton.
La ĉefpastro ĝentile sin klinis tenante la manon sur la koro kaj restis en la ĝardeno, dum Pilato revenis sur la balkonon. Tie li ordonis al la sekretario konduki en la ĝardenon la legiestron, la tribunuson de la kohorto, la du sinedirianojn kaj la estron de la Templa gardo, kiuj estis atendantaj en la ronda pavilono kun fontano, sur la sekva pli malsupra teraso. La prokuratoro aldonis, ke li mem tuj venos, kaj eniris la palacon.
Dum la sekretario plenumis la ordonon, en ĉambro ŝirmita kontraŭ la suno per malhelaj kurtenoj Pilato rendevuis kun homo kies vizaĝon je duono kovris kapuĉo, kvankam tie la sunradioj ne povis lin ĝeni. La rendevuo estis tre mallonga. La prokuratoro mallaŭte diris al la homo kelkajn vortojn, tiu foriris kaj Pilato tra la portiko revenis en la ĝardenon.
Tie en la ĉeesto de ĉiuj invititoj la prokuratoro seke deklaris ke li konfirmis la mortoverdikton pri Jeŝua Ha-Nocri, kaj oficiale demandis la sinedirianojn, al kiu el la krimuloj ili volas lasi la vivon. Post la respondo, ke tiu estas Bar-rabba, la prokuratoro diris:
— Tre bone. — Li ordonis al la sekretario tuj protokoli la decidon, premis en la mano la fibolon, kiun la sekretario estis levinta de la sablo, kaj diris solene: — La tempo venis!
Ĉiuj ĉeestantoj direktis sin laŭ la larĝa marmora ŝtuparo inter la ebriige aromaj rozheĝoj, pli kaj pli malsupren, al la palaca muro, al la pordego kondukanta al granda, glatpavima placo kies kontraŭan limon formis la kolonoj kaj statuoj de la Jerŝalaima hipodromo.
Elirinte el la ĝardeno la grupo surpaŝis larĝan masonitan podion kiu dominis la placon. Tie Pilato tra la duonfermitaj palpebroj ĵetis rigardon ĉirkaŭen kaj tuj kaptis la situacion. La spaco kiun li ĵus trairis, tiu inter la palaca muro kaj la podio, estis senhoma; sed antaŭ si la placon Pilato ne vidis: ĝin formanĝis la amaso. La homoj estus inundintaj ankaŭ la podion kaj la malplenan spacon sed tion malhelpis tri vicoj de soldatoj — la sebasteanoj maldekstre de Pilato kaj la Iturea helpa kohorto dekstre.
Do, Pilato suriris la podion premante en la mano la senutilan fibolon kaj duonferminte la okulojn. Li duonfermis la okulojn ne pro la suna brilo, ho ne! Ial li malvolis vidi la kondamnitojn kiujn li precize sciis esti kondukataj post li sur la podion.
Apenaŭ la blanka mantelo kun purpura subŝtofo aperis en la alto sur la roko super la rando de la homa maro — tuj la orelojn de la nevidanta hegemono frapis son’ondo: «Haaa…». Unue nelaŭta, naskiĝinte ie malproksime, ĉe la hipodromo, ĝi kreskis kaj dum kelkaj momentoj restis tondra, poste komencis malleviĝi. «Ili ekvidis min» — pensis la prokuratoro. Ne atinginte la plej malaltan punkton la ondo subite rekreskis kaj balancante superis la unuan; sur la kresto de la dua ondo ekbolis, similaj al ŝaŭmo sur mara ondego, fajfo kaj izolaj inaj ŝrikoj distingeblaj malgraŭ la tondro. «Jen ili estas kondukataj sur la podion», pensis Pilato, «kaj la ŝrikojn kaŭzis tio, ke la amaso premegis kelkajn virinojn kiam ĝi moviĝis antaŭen».
Iom da tempo li atendis, ĉar li sciis ke nenia forto povas silentigi la amason antaŭ ol ĝi forspiros ĉion en ĝi akumuliĝintan kaj trankviliĝos per si mem.
Kaj kiam la momento venis, la prokuratoro levis la dekstran brakon kaj la lasta bruo forfalis.
Tiam Pilato enspiris kiom eble plej multe da varmega aero kaj kriis kaj lia raŭka voĉo ekŝvebis super la miloj da kapoj:
— Je la nomo de Cezaro imperatoro!
Tuj liajn orelojn plurfoje frapis fera, diŝakita krio — la kohortanoj, svinginte supren la lancojn kaj insignojn, timige elkriis:
— Vivu Cezaro!
Levinte la vizaĝon Pilato fiksis ĝin kontraŭ la suno. Sub liaj palpebroj ekflamis verda fajro, ĝi ekbruligis la cerbon kaj super la amaso ekflugis la arameaj vortoj:
— La kvar krimuloj arestitaj en Jerŝalaim pro murdoj, instigo al ribelo kaj atenco kontraŭ la leĝoj kaj la religio estas kondamnitaj al la malhonora ekzekuto per pendigo sur fosto! La ekzekuto estas senprokraste plenumota sur la Kalva Monto! La nomoj de la krimuloj estas: Dismas, Gestas, Bar-rabba kaj Ha-Nocri. Jen ili staras antaŭ vi!
Sen vidi la krimulojn Pilato montris per la mano dekstren: li sciis ke ili staras sur la ĝusta loko.
La amaso respondis per longa murmuro, kia povus esprimi miron aŭ faciliĝon. Kiam ĝi estingiĝis, Pilato daŭrigis:
— Tamen nur tri el ili estos ekzekutitaj, ĉar laŭ la leĝo kaj la kutimo, por honori la Paskofeston, la nobla Cezaro imperatoro redonas lian senvaloran vivon al unu el la krimuloj, laŭ la elekto de la Malgranda Sinedrio konfirmita de la Romia administranto.
Kriante la vortojn Pilato aŭskultis grandan silenton anstataŭi la murmuron. Nun liajn orelojn trafis nek ekspiro nek susuro. Eĉ ŝajnis al li unu momenton, ke ĉio ĉirkaŭ li tute malaperis. La abomenata urbo mortis kaj li staras sola, bruligate de la vertikalaj sunradioj, enŝovinte la kapon en la ĉielon. Pilato iom tiris la silenton, poste komencis krii la reston:
— La homo liberigota tuj antaŭ viaj okuloj estas…
Antaŭ ol diri la nomon li denove paŭzis, kontrolante, ĉu li diris ĉion, ĉar li sciis, ke apenaŭ li diros la nomon de la feliĉulo, la mortinta urbo reviviĝos kaj neniu plua vorto estos aŭdebla.
«Ĉu ĉio?» — senvoĉe sin demandis Pilato. «Ĉio. La nomon!»
Kaj rulegante la r-on super la silentanta urbo li kriis:
— Bar-rabba!
Ĉi tiam ŝajnis al li ke ektintinte la suno krevis super li kaj verŝis fajron en liajn orelojn. En la fajro furiozis muĝo, ŝrikoj, ĝemoj, ridego kaj fajfado.
Pilato sin turnis kaj iris sur la podio reen sen rigardi ion ajn krom la diverskolorajn pavimerojn, por ne mispaŝi. Li sciis ke malantaŭ lia dorso sur la podion hajlas bronzaj moneroj kaj daktiloj, ke en la muĝanta interpuŝego la homoj levas sin unu sur la ŝultrojn de alia por propraokule vidi la miraklon: kiel homo, kiun la morto jam tenis en siaj manoj, eskapis el ili! Kiel la legianoj malligas la ŝnuron, nevole kaŭzante brulan doloron en liaj brakoj, distorditaj dum la torturoj. Kiel li, malgraŭ la grimacoj kaj ĝemoj, tamen sensence, freneze ridetas.
Li sciis ke samtempe la eskorto jam kondukas la tri homojn kun ligitaj manoj al la flanka ŝtuparo por irigi ilin laŭ la okcidenta vojo ekster la urbon, al la Kalva Monto. Nur ekpaŝinte sur la placon, ŝirmate de la podio, Pilato levis la okulojn, ne plu timante vidi la kondamnitojn.
Al la ĝemoj de la kvietiĝanta amaso nun tre klare miksiĝis la tranĉaj voĉoj de la anoncistoj, greke kaj aramee ripetantaj kion Pilato estis proklaminta de la podio. Krome, la prokuratoro aŭdis ŝutiĝi proksimiĝantan hufobruon, meze de kiu lakone kaj gaje ion kriis trumpeto. Al tiuj sonoj respondis orelbora fajfo de la knaboj sur la tegmentoj laŭ la strato kondukanta de la bazaro al la hipodroma placo kaj krioj «Atentu!»
Soldato sole staranta en la malplena, gardata parto de la placo, atentige svingis sian insignon kaj la prokuratoro, la legiestro, la sekretario kaj la eskorto haltis.
La alao, plirapidigante la troton, impetis sur la placon por transpasi ĝin flanke, preter la amaso, kaj rajdi plu laŭ la strateto ĉe la vitkovrita muro, per la plej mallonga vojo al la Kalva Monto.
Pasante antaŭ Pilato la alaestro, siriano malgranda kiel knabo kaj brunhaŭta kiel mulato, helvoĉe kriis ion kaj ŝire elingigis la glavon. Lia impetema, nigra, ŝvitmalseka ĉevalo abrupte haltis kaj baŭmis. Ĵetinte la glavon en la ingon la alaestro vipis la ĉevalon sur la kolon, igis ĝin repreni la ĝustan lokon kaj galope rajdis en la strateton. Lin sekvis, meze de polvonubo, liaj kavalerianoj en vicoj po tri, tremetis la pintoj de la malpezaj bambuolancoj, preter la prokuratoro estis rapide pasantaj brile, gaje nuddentaj vizaĝoj, kiuj ŝajnis aparte malhelaj sub la blankaj turbanoj.
Kirlante la polvon ĝis la ĉielo la alao malaperis en la strateto. Laste preter Pilato rajdis la kavaleriano kun sunflama trumpeto malantaŭ la dorso.
Per la mano sin ŝirmante kontraŭ la polvo, kun malkontenta grimaco, Pilato ekmovis sin pluen, al la pordego de la palaca ĝardeno, sekvate de la legiestro, la sekretario kaj la eskorto.
Estis proksimume la deka horo matene.