воскресенье, 22 января 2023 г.

La Urantia Libro en Esperanto- La vivo kaj instruoj de Jesuo - 120-196 - Text-to-speech Spomenka Esperanto RHVoice- audiobooks- mp3- epub-ebook- скачать ( download) -

 Urantia - Esperanto- 120-196 - Text-to-speech Spomenka Esperanto Voice-

 audiobooks 120-196-  mp3- скачать ( download) 

audiobooks 000-119-mp3 download

La vivo kaj instruoj de Jesuo - Urantia Esperanto.epub

La Urantia Libro - Urantia Esperanto.epub

RHVoice Esperanto-Spomenka MP3 elŝuteblaj Sonlibroj en Esperanto - Zamenhof - Julio Baghy- Claude Piron- La Nova Testamento- Bulgakov- Edmont Privat - La Urantia Libro- La vivo kaj instruoj de Jesuo


https://eo.wikipedia.org/wiki/Urantio





https://urantia-esperanto.net/libro.html

Kio estas la Urantia Libro?

La Urantia Libro estas spirita kaj filozofia libro eldonita en la angla en 1955. Ĝi estas 2097-paĝa, kaj dividita en 4 sekcioj, klarigante pri kompleksaj konceptoj pri Dio, la Trinitato, la organizado de la universo, la scienco, la historio kaj evoluo de nia planedo, kaj la vivo kaj instruo de Jesuo. Ĝi asertas, ke ekzistas miliardoj da planedoj en la universo, sur kiuj loĝas multegoj da inteligentaj dukruraj homoj, ke ekzistas Penso-Ĝustigantoj, eroj de Dio, kiuj spirite loĝas en nia menso por malrapide evoluigi nin spirite kaj personece, kaj ke nia vivo daŭrigas post la morto kun supermateria formo. Ĝi akordas kun multaj sciencaj faktoj, kiel ekzemple la malrapida biologia evoluo ekde bakterio ĝis homo.

La traduko

Komence de la 2000-aj jaroj, JeanMarie Chaise, franco, kompletigis la tradukon de la tuta Urantia Libro al Esperanto. Tamen li subite mortis en 2004, kaj lia traduko kuŝis sur breto dum jaroj. Sed estis problemoj kun lia malneto: ĝi estis bazita sur la franca traduko, kaj bezonis multe da plibonigo. Ĝi ne nur bezonis reviziadon, sed ankaŭ ke ĝia terminologio estu harmoniigita. Pli da laboro estus bezonata por kompletigi la tradukon.

Komence de 2020, nova internacia teamo establiĝis por entrepreni ĉi tiun gigantan projekton. La Urantia Fondaĵo jesis al nia propono traduki la libron, kaj provizis nin per dokumentoj por helpi nin pli bone traduki. Ni finis la reviziadon de la terminologio, kiu havas pli ol 2000 terminoj, kaj komencis revizii unu post la alia ĉiun el la 197 kajeroj de la libro.

4-a parto — La vivo kaj instruoj de Jesuo

Kajero 120 — La sinelverŝo de Mikaelo sur Urantio — Mantutio Melkicedeko
Kajero 121 — Epoko de la sinelverŝo de Mikaelo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 122 — Naskiĝo kaj infanaĝo de Jesuo — Komisio de mezvojuloj (1-a revizio)
Kajero 123 — La frua infanaĝo de Jesuo — Komisio de mezvojuloj (1-a revizio)
Kajero 124 — La malfrua infanaĝo de Jesuo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 125 — Jesuo en Jerusalemo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 126 — La du decidaj jaroj — Komisio de mezvojuloj
Kajero 127 — La adoleskantaj jaroj — Komisio de mezvojuloj
Kajero 128 — La frua plenaĝo de Jesuo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 129 — La posta adolta vivo de Jesuo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 130 — Survoje al Romo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 131 — La mondaj religioj — Komisio de mezvojuloj
Kajero 132 — La restado en Romo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 133 — La reveno de Romo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 134 — La transiraj jaroj — Komisio de mezvojuloj
Kajero 135 — Johano la Baptisto — Komisio de mezvojuloj
Kajero 136 — Bapto kaj la kvardek tagoj — Komisio de mezvojuloj
Kajero 137 — Atenda restado en Galileo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 138 — La trejnado de la Mesaĝistoj de la regno — Komisio de mezvojuloj
Kajero 139 — Dek du apostoloj — Komisio de mezvojuloj
Kajero 140 — La ordinado de la dek du — Komisio de mezvojuloj
Kajero 141 — Komencante la publikan laboron — Komisio de mezvojuloj
Kajero 142 — La Pasko en Jerusalemo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 143 — Trairante Samarion — Komisio de mezvojuloj
Kajero 144 — En Gilboa kaj en la Dekapolo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 145 — Kvar eventoplenaj tagoj en Kapernaumo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 146 — La unua predika turneo de Galileo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 147 — La intertempa vizito en Jerusalemo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 148 — Trejnante evanĝelistojn en Betsaido — Komisio de mezvojuloj
Kajero 149 — La dua predika turneo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 150 — La tria predika turneo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 151 — Atendante kaj instruante ĉe la marbordo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 152 — Eventoj antaŭ la krizo de Kapernaumo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 153 — Krizo en Kapernaumo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 154 — Lastaj tagoj en Kapernaumo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 155 — Fuĝante tra Norda Galileo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 156 — La restado en Tiro kaj Cidono — Komisio de mezvojuloj
Kajero 157 — En Cezareo de Fililpo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 158 — La Monto de Transfiguriĝo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 159 — La Dekapola turneo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 160 — Rodano de Aleksandrio — Komisio de mezvojuloj
Kajero 161 — Pliaj diskutoj kun Rodano — Komisio de mezvojuloj
Kajero 162 — Ĉe la Festo de la Tabernakloj — Komisio de mezvojuloj
Kajero 163 — Ordinado de la sepdek en Magadan — Komisio de mezvojuloj
Kajero 164 — Ĉe la Festo de Dediĉo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 165 — La misio en Pereo komencas — Komisio de mezvojuloj
Kajero 166 — Lasta visito de Norda Pereo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 167 — La vizito de Filadelfio — Komisio de mezvojuloj
Kajero 168 — La resurekto de Lazaro — Komisio de mezvojuloj
Kajero 169 — Lasta instruado en Pella — Komisio de mezvojuloj
Kajero 170 — La regno de la ĉielo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 171 — Survoje al Jerusalemo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 172 — Enirante Jerusalemon — Komisio de mezvojuloj
Kajero 173 — Lundo en Jerusalemo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 174 — Marda mateno en la templo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 175 — La lasta parolado en la templo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 176 — Marda vespero sur la Olivarba monto — Komisio de mezvojuloj
Kajero 177 — Merkredo, la ripoza tago — Komisio de mezvojuloj
Kajero 178 — Lasta tago en la kampadejo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 179 — La lasta vespermanĝo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 180 — La adiaŭa parolado — Komisio de mezvojuloj
Kajero 181 — Finaj admonoj kaj avertoj — Komisio de mezvojuloj
Kajero 182 — En Getsemane — Komisio de mezvojuloj
Kajero 183 — La perfido kaj aresto de Jesuo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 184 — Antaŭ la sinedria kortumo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 185 — La juĝo antaŭ Pilato — Komisio de mezvojuloj
Kajero 186 — Tuj antaŭ la krucumo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 187 — La krucumo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 188 — La tempo de la tombo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 189 — La resurekto — Komisio de mezvojuloj
Kajero 190 — Morontiaj aperoj de Jesuo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 191 — Aperoj al la apostoloj kaj aliaj gvidantoj — Komisio de mezvojuloj
Kajero 192 — Aperoj en Galileo — Komisio de mezvojuloj
Kajero 193 — Finaj aperoj kaj supreniro — Komisio de mezvojuloj
Kajero 194 — La elverŝo de la Spirito de Vero — Komisio de mezvojuloj
Kajero 195 — Post Pentekosto — Komisio de mezvojuloj
Kajero 196 — La fido de Jesuo — Komisio de mezvojuloj


https://urantia-esperanto.net/libro/12-Paper185.html

LA JUĜO ANTAŬ PILATO

Malmulte post la sesa matene tiun vendredon la 7-an de Aprilo 30, Jesuo estis alkondukita antaŭ Pilaton, la romianan prokuratoron, kiu regis Judeon, Samarion kaj Idumeon sub la senpera ĝenerala kontrolo de la Siria legato. La Majstro, ligita, estis alkondukota en la ĉeesto de la romiana guberniestro de la templaj gardistoj, kaj estis akompanita de ĉirkaŭ kvindek el siaj akuzantoj inkluzivantaj la sinedrian kortumon (precipe sadukeaj), Judason Iskarioton, la ĉefpastron, Kajafas, kaj de la apostolo Johano. Anas ne aperis antaŭ Pilato.

Pilato estis ellitiĝinta kaj preta por akcepti tiun grupon de tre fruellitiĝemaj vizitantoj. ĉar antaŭvespere tiuj kiuj estis farintaj sin certaj pri lia konsento dungi la romianajn soldatojn por aresti la Homan Filon, estis informintaj lin, ke Jesuo estos frumatene alkondukita antaŭ lin. Tiu proceso estis organizita por lokiĝi antaŭ la pretorejo, aldono al la fortreso de Antonia, kie Pilato kaj lia edzino instalis ilian ĉefkvartiron kiam ili restadis en Jerusalemo.

Kvankam Pilato direktis multajn el la Jesuaj pridemandadoj interne de la pretorejaj ĉambregoj, la publika proceso okazis ekstere, sur la ŝtupoj suprenirantaj al la ĉefa eniro. Tio estis koncedo farita al la Judoj, kiuj rifuzis eniri en iu ajn nejudan konstruaĵon, en kiu eble gestaĵo estis uzita tiun tagon de Paska preparo. Tia konduto ne estus nur ceremonie malpuriginta ilin, kaj pro tio ekskluzivinta ilin partopreni la posttagmezan celebradon de dankopreĝoj, sed ĝi estus ankaŭ necesiginta, ke ili submetu sin al ceremonioj de puriĝo post la sunsubiro, antaŭ ol ili estu akceptitaj por preni la Paskan supeon.

Tiuj Judoj havis ne tute maltrankvilan konsciencon pro tio, ke ili intrigis por organizi la leĝan murdon de Jesuo, sed almenaŭ ili estis skrupulaj pri ĉiuj tiuj temoj de ceremonia pureco kaj tradicia reguleco. Kaj tiuj Judoj ne estis solaj ne agnoski siajn altajn kaj sanktajn devoj de dia naturo donante trozorgeman atenton al aferoj de senvalora graveco al homa bonstato kiel en la tempo, tiel eterneco.

1. PONCIO PILATO

Se Pilato ne estus estinta konvene bona guberniestro de la duarangaj provincoj, Tiberio estus malmulte suferinta, ke li restu kiel prokuratoro de Judeo dum dek jaroj. Kvankam li estis sufiĉe bona administranto, li estis morale poltrona. Li ne havis sufiĉan amplekson por kompreni la naturon de sia tasko kiel guberniestro de la Judoj. Li ne sukcesis kompreni la fakton, ke tiuj Judoj havis realan religion, fidon por kiu ili estis pretaj morti, kaj ke milionoj je milionoj el ili, disigitaj tie kaj tie ĉi tra la tuta imperio, rigardis Jerusalemon kiel la sanktan lokon de sia fido, kaj respektis la sinedrion kiel la plej alta tribunalo sur tero.

Pilato ne amis la Judojn, kaj tiu profunde-ankrita hato frue komencis manifestiĝi. El ĉiuj romianaj provincoj, neniu estis pli malfacile regebla ol Judeo. Pilato neniam reale komprenis la problemojn esence propraj al la entreprenregado de la Judoj, kaj konsekvence fruege en lia sperto kiel guberniestro, faris serion da preskaŭ fatalaj kwazaŭe pereigaj mispaŝoj. Kaj estis tiuj mispaŝoj, kiuj donis al la Judoj tian povon sur li. Kiam ili deziris influi liajn decidojn, sufiĉis, ke ili minacu lin per ribelo, kaj Pilato rapide kaputilacis. Kaj tiu nekontestebla senvolo, aŭ manko de morala kuraĝo de la prokuratoro, estis ĉefe kaŭzita de la memoro de nombro da kontestoj kun la Judoj, kaj ĉar ĉiufoje li malsuperis. La Judoj sciis, Pilato timis ilin. Ankaŭ li timis pri sia pozicio fronte al Tiberio, kaj en multaj okazoj ili profitis de tiu kono tre malavantaĝe de la guberniestro.

La Pilata malfavoro ĉe la Judoj postvenis kiel rezulto de certa nombro da bedaŭrindaj kontestadoj. Unue, li ne serioze prenis iliajn profunde-ankritajn antaŭjuĝojn kontraŭ ĉiuj bildoj kiel simboloj de idolkulto. Konsekvence li permesis al liaj soldatoj eniri en Jerusalemon sen formeti la figuraĵojn de Cezaro for de siaj standardoj, kiel faris la romianaj soldatoj sub lia antaŭulo. Grava deputitaro de Judoj atendis Pilaton dum kvin tagoj, peteganta lin formetigi tiujn figuraĵojn for de la militaj standardoj. Li tutklare rifuzis plenumigi ilian rajtopeton, kaj minacis ilin per tuja morto. Pilato, li mem, estanta skeptikulo, ne komprenis, ke homoj de forte religiaj sentoj ne hezitos morti pro religiaj konvinkoj. Li estis do konsternita, kiam defimaniere tiuj Judoj ribele alfrontis antaŭ lia palaco, inklinis siajn vizaĝojn teren, kaj sciigis lin, ke ili estis pretaj morti. Tiam Pilato komprenis, ke li estis prononcinta minacon, kiun li ne povis efektivigi. Li rezignis, kaj ordonis, la bildoj estu formetitaj for de la standardoj de siaj soldatoj en Jerusalemo; kaj, en larĝa mezuro, li troviĝis de tiu tago subjekto al la kapricoj de la judaj estroj, kiuj tiamaniere estis malkovrintaj lian malfortecon, minaci fari kion li timis efektivigi.

Poste, Pilato decidis regajni sian perditan prestiĝon, kaj konsekvence almetigis sur la murojn de la Heroda palaco en Jerusalemo la blazonŝildojn de la imperiestro tiajn, kiajn ili estis kutime uzitaj en la Cezara kulto. Kiam la Judoj protestis, li estis rokfirma. Kiam li rifuzis aŭskulti iliajn protestojn, ili senprokraste duafoje apelaciis al Romo, kaj ankaŭ senprokraste la imperiestro ordonis, la ofendaj blazonŝildoj estu formetitaj. De tiam Pilato estis tenita en ankoraŭ malpli alta estimo ol antaŭe.

Alia afero kiu alportis al li grandan malfavoron vidalvide al la Judoj estis kiam li aŭdacis preni monon de la templotrezoro por konstrui novan akvedukton kaj pliigi la akvoprovianton por la milionoj da vizitantoj en Jerusalemo dum la periodo de la grandaj religiaj festoj. La Judos taksis, nur la sinedrio povis disponi la templajn fondojn, kaj ili neniam ĉesis furiozi kontraŭ Pilato kaŭze de tiu tromemfida decido. Ne malpli ol dudekkelke da ribeloj kaj multe da sangoverŝo rezultis de tiu decido. La lasta el tiuj seriozaj tumultoj okazis post la amasbuĉado de grava kompanio da Galileoj dum ili ankoraŭ kultis antaŭ la altaro.

Estas signife, ke dum tiu hezitema romana estro viktimigis Jesuon al sia timo de la Judoj kaj al la protekto de sia persona situacio, li fine estis deoficigita kaŭze de la neutila amasbuĉado de Samaritanoj rilate al la pretendoj de falsa Mesio, kiu kondukistrupojn al Monto Gerizimo, kie li pretendis, la templaj vazoj estis enterigitaj. Kiam li malsukcesis riveli la kaŝejon de la sakralaj vazoj, kiel li estis promesinta, kruelegaj ribeloj eksplodis. Post tiu epizodo la legati de Sirio sendis Pilaton al Romo. Tiberio mortis dum Pilato estis survoje al Romo, kaj tiu ĉi ne estis renomumita kiel prokuratoro de Judeo. Li neniam plene rekaptiĝis post la bedaŭrinda decido esti konsentinta la krucumadon de Jesuo. Trovanta neniun favoron antaŭ la okuloj de la nova imperiestro, li retiriĝis en la provinci de Laŭsano, kie poste li suicidis.

Klaŭdia Prokula, Pilata edzino estis multe aŭdinta pri Jesuo dank’ al la paroloj de sia servistino, kiu estis fenicia kredantino en la evangelio de la regno. Post la morto de Pilato, Klaŭdia distingiĝis en la diskonigo de la bona novaĵo.

Kaj ĉio tio klarigas bone kion estis aperonta tiun tragikan vendredan matenon. Facilas kompreni kial la Judoj arogis al si imponi sian volon al Pilato - elkuŝiiĝigi je la sesa por juĝi Jesuon - kaj ankaŭ kial ili ne hezitis minaci akuzi lin de perfido antaŭ la imperiestro se li aŭdacis forĵeti iliajn petojn mortigi Jesuon.

Digna romana guberniestro, ne malavantaĝe kompromita kun la estroj de la Judoj, neniam estus permisinta tiujn religiaj sangosoifantaj fanatikuloj kaŭzi la morton de viro, pri kiu li mem estis deklarinta esti senkulpa kaj nemallaŭdinda pri iliaj falsaj akuzoj. Romo faris grandan mispaŝon, konsiderindan eraron, kiam ĝi sendis tiun duonbonan Pilaton por regi Palestinon. Tiberio estus estinta pli bone inspirita sendi al la Judoj la plej bonan provincan administristo en la imperio.

2. JESUO APERIS ANTAŬ PILATO

Kiam Jesuo kaj liaj akuzantoj estis arigitaj antaŭ la Pilata juĝoĉambro, la romana guberniestro eliris, kaj sin turnante al la arigita kompanio, demandis: “Kian akuzon vi prezentas kontraŭ tiu viro?’ La sadukeoj kaj la konsilianoj kiuj estis prenintaj sur ilin malaperigi Jesuon estis decidintaj iri antaŭ Pilato kaj peti al li konfirmi la mortverdikton prononcitan kontraŭ Jesuo, sen prezenti ian difinitan akuzon. Do, la proparolanto de la sinedrista kortumo respondis Pilaton: “Se tiu viro ne estus malbonfarulo, ni ne estus fordoninta lin al vi.”

Kiam Pilato observis, ke ili malvolontis submeti siajn akuzojn kontraŭ Jesuo, kvankam li sciis, ke ili estis interkonsilintaj la tutan nokton pri lia kulpeco, li demandis al ili: “Ĉar vi ne konsentis pri iuj ajn difinitaj akuzoj, kial vi ne prenas tiun viron kaj ne juĝas lin laŭ viaj propraj leĝoj?”

Tiam la aktisto de la sinedria kortumo diris al Pilato: “Ne estas leĝe por ni mortigi viron, kaj tiu agitanto de nia nacio meritas la morton pro tio, kion li estas dirinta kaj farinta. Do ni estas veninta antaŭ vi por konfirmo de tiu dekreto.

Veni antaŭ la romana guberniestro kun tiu tento de respond-evito rivelas ne nur la rankoron kaj la malbonhumoron de la sanedristoj kontraŭ Jesuo sed ankaŭ ilian mankon de respekto por la justeco, honoro, kaj digneco de Pilato. Kia impertinento por tiuj subigitaj civitanoj aperi antaŭ ilia provinca guberniestro petante dekreton de ekzekuto kontraŭ viro antaŭ esti provizintaj al li justan proceson, kaj sen eĉ estiplendintaj kontraŭ li pro difinitaj krimoj!

Pilato konis iom la agon de Jesuo inter la Judoj, kaj li konjektis, ke la akuzoj povantaj esti portitaj kontraŭ li koncernis la malobservojn de la judaj ekleziaj leĝoj; konsekvence li serĉis resendi la kazon al ilia propra tribunalo. Krome, Pilato prenis plezuron konfesigi de ili, ke ili estis senpotentaj por prononci kaj efektivigi la mortverdikton de kontraŭ eĉ unu el sia propra raso, kiun ili fine malestimis per amara kaj envia hato.

Estis kelkaj horoj antaŭe, malmulte da tempo antaŭ noktomezo, kaj post kiam li estis permesinta dungi la romianajn soldatojn por efektivigi la sekretan areston de Jesuo, ke Pilato estis aŭdinta pli pri Jesuo kaj liaj instruoj pere de sia edzino, Klaŭdia, kiu estis partie konvertita al judaismo, kaj pli poste iĝis entute kredantino en la Jesua evangelio.

Pilato estus ŝatinta prokrasti tiun aŭdiencon, sed li vidis, ke la judaj estroj estis rezolutaj sekvigi la kazon. li sciis, ke ne temis nur pri mateno de preparo por la Pasko, sed ankaŭ, ke tiu tago, vendredo, estis la prepartago de la judaj sabataj ripozo kaj kulto.

Pilato, estanta intense facile trafita per la nerespekta maniero de la Judoj por lin aliri, ne estis ema al la plenumigo de ilia rajtopeto kondamni Jesuon al morto sen juĝo. Konsekvence, post kiam li estis atendinta kelkajn momentojn por la prezentado de iliaj akuzoj kontraŭ la malliberulo, li sin turnis al ili kaj diris: “Mi ne kondamnos tiun viron al morto sen juĝo; ankaŭ mi ne konsentos pridemandi lin kiel longe vi estos skribe prezentintaj viajn akuzojn kontraŭ li.”

Kiam la ĉefpastro kaj la aliaj aŭdis Pilaton dirantan tion, ili faris signon al la kortuma aktisto, kiu enmanigis al Pilato la skribitajn akuzojn kontraŭ Jesuo. Kaj tiuj akuzoj estis:

“En la sinedrista tribunalo ni taksas, ke tiu estas malbonfarulo kaj agitanto de nia nacio li kulpas ĉar li:

“1. perversigas nian nacion, kaj instigas nian popolon al ribelo.

“2. malpermesas la homojn pagi la tributon al Cezaro.

“3. nomigas sin reĝo de la Judoj kaj lernigas la fundamenton de nova religio.”

Jesuo nek estis regule juĝita, nek leĝe deklarita kulpa pri iu ajn el tiuj akuzoj. Li ne estis aŭdinta tiujn akuzojn kiam ili estis unuatempe formulitaj, sed Pilato alkondukigis lin el la pretorejo, kie li troviĝis sub la kontrolado de la gardistoj, kaj li insistis, por ke tiuj akuzoj estu ripetitaj en la Jesua ĉeesto.

Kiam Jesuo aŭdis tiujn akuzojn, li bone sciis, kaj ankaŭ Johano Zebedeo kaj liaj akuzantoj, ke li ne estis pridemandita pri tiuj temoj antaŭ la juda kortumo. Sed li nenion respondis pri tiuj akuzoj. Eĉ kiam Pilato petis al li respondi siajn akuzantojn, li ne malfermis sian buŝon. Pilato estis tiel mirigita pro la maljusteco de la tuta proceduro, kaj tiel impresita pro la silento kaj sinregado de Jesuo, ke li decidis aparte rilati kun la malliberulo interne de la ĉambrego kaj private pridemandi lin.

Pilato, mense konfuzita, timanta la Judojn en sia koro, estis potence taŭzita en sia spirito pro la spektaklo de Jesuo majeste staranta tie antaŭ siaj sangosoifantaj akuzantoj, kaj rigardanta ilin, ne kun silenta malesprimo, sed kun esprimo de aŭtentika kompato kaj dolora korinklino.

3. LA PRIDEMANDADO FAR PILATO

Pilato alkondukis Jesuon kaj Johanon Zebedeo en privatan ĉambron, lasanta la gardistojn ekstere en la ĉambrego, kaj petegante la malliberulon sidiĝi, eksidis flanke de li, kaj metis plurajn demandojn. Pilato komencis sian interparoladon kun Jesuo sekurigante lin, ke li ne kredis la unuan akuzan motivon kontraŭ li: ke li estis perversigulo de la nacio kaj instigulo al ribelo. Tiam li demandis: “Ĉu vi estas neniam instruinta ne pagi la tributon al Cezaro?” Jesuo, montrante Johanon per fingroj, diris: “Demandu lin aŭ alian ajn, kiu estas aŭdinta mian instruon.” Tiam Pilato pridemandis Johanon pri tiu temo de tributo, kaj Johano atestis pri la Majstra instruo, kaj klarigis, ke Jesuo kaj liaj apostoloj pagis taksojn ne nur al Cezaro, sed ankaŭ al la templo. Kiam Pilato estis pridemandinta Johanon, li diris, “Zorgu diri al neniu, ke mi parolis al vi.” Kaj Johano neniam rivelis tion.

Tiam Pilato sin turnis al Jesuo por meti plu demandojn, dirante: “Kaj nun pri la tria akuzo kontraŭ vi, ĉu vi estas la reĝo de la Judoj?” Ĉar en la Pilata voĉo estis nuanco de eble sincera esplorado, Jesuo ridetis al la prokuratoro, kaj diris: “Pilato, ĉu vi metas tiun demandon por vi mem, aŭ ĉu vi estas preninta ĝin al tiuj aliaj, miaj akuzantoj?” Post kio, sur tono de parta indigno, la guberniestro respondis: “Ĉu mi estas Judo? Via propra popolo kaj la ĉefaj pastroj estas fordoninta vin, kaj petinta al mi kondamni vin al morto. Mi dubas pri la valideco de iliaj akuzoj, kaj mi nur provas malkovri por mi mem kion vi estas farinta. Diru al mi, ĉu vi estas dirinta, ke vi estas la reĝo de la Judoj, kaj ĉu vi estas serĉinta fondi novan regnon?”

Tiam diris Jesuo al Pilato: “Ĉu vi ne perceptas, ke mia regno ne estas de tiu mondo? Se mia regno estus de tiu mondo, certe miaj disĉiploj batiĝus, por ke mi ne estu fordonita en la manojn de la Judoj. Mia ĉeesto tie ĉi antaŭ vi en tiuj ligiloj sufiĉas por montri ĉiujn homojn, ke mia regno estas spirita regado, eĉ la frataro de la homoj, kiuj estas iĝintaj filoj de Dio dank’al la fido kaj amo. Kaj tiu saviĝo estas por la Nejudoj kiel por la Judoj.”

“Tiam vi estas reĝo post ĉio?” diris Pilato . Kaj Jesuo respondis: “Jes, Mi estas tia reĝo, kaj mia regno estas la familio de la fidofiloj de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. Intence mi naskiĝis por montri mian Patron al ĉiuj homoj kaj atesti pri la vereco de Dio. Kaj eĉ nun mi deklaras al vi, ke kiu ajn amas la verecon aŭdas mian voĉon.”

Tiam Pilato diris duone ironie duone serioze, “Vereco, kio estas vereco - kiu konas?”

Pilato ne estis kapabla sondi la Jesuajn parolojn, kaj ne povis kompreni la naturon de lia spirita regno, sed li estis nun certa, ke la malliberulo estis farinta nenion meritantan la morton. Sola rigardo vidalvide al Jesuo sufiĉis por konvinki eĉ Pilaton, ke tiu afable kaj laca, sed majesta kaj honesta viro ne estis sovaĝa kaj danĝera revoluulo aspiranta al la trono de Israelo. Pilato kredis kompreni ion pri tio, kion Jesuo volis esprimi, kiam li sin nomigi reĝo, ĉar li konis la instruojn de la stoikistoj, kiuj deklaris, ke “la saĝulo estas reĝo.” Pilato estis tute konvinkita, ke prefere ol instiganto de subverso, Jesuo estis nur pli-malpli nenoca viziulo, senmalica fanatikulo.

Post esti demandinta la Majstron, Pilato revenis al la ĉefpastro kaj la akuzantoj de Jesuo, kaj diris: “Mi estas pridemandinta tiun viron, kaj mi trovas neniun kulponen li. Mi ne opinias, li estas kulpa pri la akuzoj, kiujn vi prezentas kontraŭ li. Mi opinias, li devus esti liberigita.” Kiam la Judoj aŭdis tion, granda furiozo ekkaptis ilin, tiel ke ili sovaĝe ekkriis, ke Jesuo devu morti; kaj unu el la sinedristoj maltime supreniris apud Pilato, dirante: “ Tiu viro ekscitas la popolon komencante en Galileo, kaj daŭrante en la tuta Judeo. Li estas instiganto de ribelo kaj malbonfaranto. Vi longe bedaŭros, se vi liberigos tiun malbonan viron.”

Ne scianta kion fari pri Jesuo Pilato estis en embarasa situacio; tial, kiam li aŭdis ilin diri, ke li estis komencinta sian laboron en Galileo, li kredis eviti la respondecon decidi la kazon, aŭ malpleje gajni tempon por pripensi, sendante Jesuon aperi antaŭ Herodon, kiu tiam estis en la urbo alestanta por Pasko. Pilato ankaŭ kredis, ke tiu gesto helpus kiel antidoto kontraŭ la amara sento, kiu ekzistis de kelkiam inter Herodo kaj li mem, kaŭze de multaj miskomprenoj pri jurisdikciaj aferoj.

Pilato alvokis la gardistojn, kaj diris: “Tiu viro estas Galileano. Tuje alkonduku lin antaŭ Herodon, kaj kiam li estos pridemandinta lin, raportu al mi liajn konkludojn.” Kaj ili alkondukis lin antaŭ Herodon.

4. JESUO ANTAŬ HERODO

Kiam Herodo Antipaso restadis en Jerusalemo, li loĝis en la malnova Makabea palaco de Herodo la Granda, kaj Jesuo estis nun alkondukita de la gardistoj en tiu domon de la eksreĝo, sekvita de siaj akuzantoj kaj kreskanta homamaso. Herodo estis aŭdinta pri Jesuo de longe, kaj li estis tre sciavida pri li. Kiam la Homa Filo staris antaŭ li, tiun vendredon matene, la malbona Idumeano ne nur momenton li memoris pri la iama junulo, kiu estis prezentinta sin antaŭ lin en Seforo por plendopostuli justan decidon pri la ŝuldon al sia patro, kiu estis akcidente mortinta, dum li laboris sur unu el la publikaj konstruaĵoj. Laŭgrade de sia memoro, Herodo neniam estis vidinta Jesuon, kvankam li estis grande maltrankviliĝinta kiam Jesuo estis koncentranta sian mision en Galileo. Nun kiam li estis en mallibereco ĉe Pilato kaj la Judeanoj, Herodo estis dezirema vidi lin, sin sentanta ŝirmite kontraŭ iu ajn estonta tumulto kaŭze de li. Herodo estis multe aŭdinta pri la mirakloj plenumitaj de Jesuo, kaj li reale esperis vidi lin fari iun ajn mirindaĵon.

Kiam Jesuo estis alkondukita antaŭ Herodon, la tetrarko estis surprizigita pro lia impona aspekto kaj la serena memrego de lia teniĝo. Dum ĉirkaŭ kvindek minutoj Herodo metis demandojn al Jesuo, sed la Majstro ne volis respondi. Herodo mokis, kaj defiis lin plenumi miraklon, sed Jesuo volis respondi nek liajn multajn elploradojn nek liajn mokojn.

Tiam Herodo sin turnis al la ĉefaj pastroj kaj la sadukeoj, kaj, aŭskultanta iliajn akuzojn, aŭdis ĉion tion kaj plu, kio estis dirita al Pilato pri la supozataj malbonaj agoj de la Homa Filo. Finfine, estanta konvinkita, ke Jesuo nek parolos nek plenumos mirindaĵon por li, Herodo post mokinta lin dum momento, ornamis lin per maljuna purpura reĝa robo, kaj lin resendis al Pilato. Herodo sciis, li ne havis neniun juĝopovon pri Jesuo en Judeo. Malgraŭ ke estis kontenta kredi, ke li estus fine malembarasigita de Jesuo en Galileo, li estis senŝarĝigita pri la fakto, ke al Pilato alfalis la respondeco mortigi lin. Herodo neniam reekregis sian timon, kiun lin afliktis sekve de la murdo de Johano la Baptisto. Herodo dum iu tempo estis eĉ timinta, ke Jesuo estis Johano releviĝinta el la morto. Nun li estis liberigita de tiu timo, de kiam liestis observinta, ke Jesuo estis tre diferenca persono de la pasia profeto kun parolsenĝeneco, kiu aŭdacis eksponi kaj denunci lian privatan vivon.

5. JESUO REVENAS ANTAŬ PILATON

Kiam la gardistoj estis realkondukintaj Jesuon antaŭ Pilato, li eliris sur la ŝtupojn de la pretorejo, kie lia juĝoseĝo estis lokita, kaj alvokinta la ĉefajn pastrojn kaj la sinedristojn, li diris al ili: “Vi estas alkondukintaj tiun viron antaŭ mi akuzante lin perversigi la popolon, malpermesi la pagon de la taksoj, kaj pretendi esti reĝo de la Judoj. Mi lin pridemandis, kaj ne trovis lin kulpa pri tiuj akuzoj. Fakte, mi trovas neniun kulpon en li. Tiam mi sendis lin al Herodo, kaj la tetrarko devas esti farinta la saman konkludon, ĉar li resendis lin al ni. Certe, tiu viro estas farinta nenio, kio meritas la morton. Se vi ankoraŭ kredas, ke li bezonas esti disciplinita, mi pretas puni lin antaŭ liberigi lin.”

Ĝuste kiam la Judoj estis kriontaj siajn protestojn kontraŭ la liberigo de Jesuo, vasta homamaso alvenis antaŭ la pretorejo por peti la liberigo de kaptito honore al la Paska festo. De kelkaj tempoj la romianaj guberniestroj kutimis permesi la popolon elekti iun ajn kaptiton aŭ kondamniton por lin amnestii dum la Paska tempo. Kaj nun ke tiu homamaso estis antaŭ li por peti la liberigon de kaptito, kaj ĉar Jesuo estis tiel freŝdate en granda favoro kun la popolamaoj, ŝajnis al Pilato, ke li povus eble eliri sin el tiu malfacila situacio proponante al tiu grupo, ĉar Jesuo estis nun malliberulo antaŭ sia tribunalo, ke li liberigu tiun viron de Galileo kiel pruvo de sia Paska bonvolo.

Dum la homamaso invadis la ŝtupojn de la konstruaĵo, Pilato aŭdis lin krii la nomon de iu Barabaso. Barabaso estis pastra filo kaj fama politika agitanto kaj murda bandito, kiu freŝdate estis arestita ŝtelanta kaj murdanta sur la vojo de Jeriko. Tiu viro devis esti ekzekutita tuj post la Paskaj festoj.

Pilato stariĝis kaj klarigis la homamason, ke Jesuo estis alkondukita al li de la ĉefaj pastroj, kiuj serĉis mortigi lin pro iuj akuzoj, kaj ke li ne opiniis, la viro meritas la morton. Diris Pilato: “Kiun, do, vi preferas, mi liberigas, tiun Barabason, la murdinto, aŭ tiun Jesuon de Galileo?” Kaj kiam Pilato estis fininta paroli, la ĉefaj pastroj kaj la sinedriaj koncilianoj ĉiuj plejlaŭte kriis, “Barabaso, Barabaso!” Kaj kiam la homoj vidis, ke la ĉefaj pastroj deziris mortigi Jesuon, ili rapide kuniĝis al la kriegado postulanta lian morton kolere kriadante por la liberigo de Barabaso.

Kelkaj tagoj antaŭe tiu sama homamaso starigis en respekta timo de Jesuo, sed la popolaĉo ne konsideris iun, kiu, pretendinta esti la Filo de Dio, troviĝis mallibera de la ĉefaj pastroj kaj estroj, kaj en proceso antaŭ Pilato por sia vivo. Jesuo povis esti heroo en la okuloj de la homoj, kiam li elpelis el la templo la ŝanĝistojn kaj vendistojn, sed ne kiam li estis malliberulo sen rezisto en la manoj de siaj malamikoj, kaj en proceso por sia vivo.

Pilato koleris vidi la ĉefaj pastroj eligi klamadojn por la pardono de fama murdisto, dum ili hurlis por la sango de Jesuo. Li vidis iliajn malbonecon kaj haton, kaj perceptis iliajn antaŭjuĝon kaj ĵaluzon. Konsekvence li diris al ili: “Kiel vi povas elekti la vivon de murdisto prefere ol la vivon de tiu viro, kies pli malbona krimosimbole nomigi sin la reĝo de la Judoj?” Sed tiel Pilato ne faris saĝan deklaron. La Judoj estis fiera popolo, tiam submetita al la romana politika jugo, sed esperanta la venon de Mesio, kiu liberigus ilin de la Nejuda dependeco pere de granda demonstracio de povo kaj gloro. Ili travivis pli intense ol povis kredi Pilato la fakton, ke tiu instruisto de strangaj doktrinoj, kun afablaj manieroj, nun mallibera kaj kulpigita pri mortmeritanta krimo, povis esti citita kiel “reĝo de la Judoj.”Ili rigardis tian rimarkon kiel insulton al ĉio, kion ili konsideris sakrala kaj honorinda en sia nacia ekzisto, kaj do ili lasis liberan kuron al siaj potencaj kriegadoj por Barabasa liberigo kaj Jesia morto.

Pilato sciis Jesuo senkulpa pri la akuzoj prezentitaj kontraŭ li, kaj se li estus estinta justa kaj kuraĝa juĝo, li estus malkondamninta kaj liberiginta lin. Sed li timis defii tiujn koleritajn Judojn, kaj dum li hezitis plenumi sian devon, mesaĝisto alvenis, kaj prezentis al li mesaĝon de lia edzino Klaŭdia.

Pilato indikis al tiu asembleo antaŭ li, ke li deziris legi la komunikaĵon, kiun li estis ĵus ricevanta, antaŭ daŭrigi la seancon. Pilato malfermis tiun leteron de sia edzino, kaj legis: “Mi preĝas, por ke vi nenion plenumu al tiu justa kaj senkulpa viro, kiun ili nomas Jesuo. Tiun nokton, en sonĝo, mi suferis multajn turmentojn kaŭze de li.” Tiu noto de Klaŭdia ne nur grande emociegis Pilaton, kaj pro tio prokrastis la juĝon de la afero, sed malfeliĉe ankaŭ donis konsiderindan tempon, dum kiu la judaj estroj libere cirkulis tra la popolamaso, kaj vigle konsilis la homojn insiste peti la liberigon de Barabaso kaj plendopostuli la krucumadon de Jesuo.

Finfine, Pilato ankoraŭ unufoje sin turnis al la solvo de la problemo, al kiu li estis konfrontita, demandante al la miksa asembleo da judaj estroj kaj homoj, kiuj serĉis pardoni: “Kion mi faros pri tiu, kiu estas nomita la reĝo de la Judoj?” Kaj ĉiuj ili unuvoĉe kriis, “Krucumu lin! krucumu lin!” La unuanimeco de tiu peto en la nomo ce tiu miksita popolamaso timigis kaj maltrankviligis Pilaton, la nejusta juĝo torturita pro la timo.

Tiam ankoraŭ unufoje Pilato diris: “Kial vi volas krucumi tiun viron? Kian malbonon li faris? Kiu volas antaŭenpaŭi por atesti kontraŭ li?” Sed kiam ili aŭdis Pilaton parolantan favore al Jesuo, ili nur ankoraŭ pli forte kriis, “Krucumiu lin! crucumu lin!”

Tiam denove Pilato faris vokon al ili pri la liberigo de la Paska kaptito, dirante: “Ankoraŭ unfoje mi demandas al vi, kiun el tiuj kaptitoj mi liberigos por vi dum tiu Paska tempo? Kaj denove la popolamaso kriis, “donu al ni Barabason!”

Pilato tiam diris: “Se mi liberigas la murdiston, Barabason, kion mi faros pri Jesuo?” Kaj ankoraŭ unufoje la homamaso unisone kriis, “Krucumu lin! krucumu lin!”

Pilato estis terurita pro la senceda kriegadode la popolaĉo aganta sub la rekta impono de la ĉefaj pastroj kaj la konsilianoj de la sinedrio; almenaŭ li decidis malpleje ankoraŭ provi por kvietigi la homamason kaj savi Jesuon.

6. LASTA VOKO FAR PILATO

Nur la Jesuaj malamikoj partoprenas al ĉio tio, kio okazas tiun vendredan matenon antaŭ Pilato. Liaj multnombraj amikoj, aŭ ankoraŭ nescias lian noktan areston kaj frumatenan proceson, aŭ sin kaŝas pro timo esti ankaŭ arestitaj kajkondamnitaj al morto,ĉar ili kredas la Jesuajn instruojn. En la popolamaso nun krianta por la Majstra morto sin trovas nur siaj deklaritaj malamikoj kaj la facile manovrebla kaj senpripensa popolaĉo.

Pilato volis fari lastan vokon al ilia kompato. Timanta defii tiun la klamadon de tiu delira popolaĉo, kiu kriis por fluigi la sangon de Jesuo, li ordonis la judajn gardistojn kaj romianajn soldatojn preni Jesuon kaj skurĝi lin. Tiu proceduro estis en si nejusta kaj malleĝa, ĉar la romana leĝo kondiĉis, ke nur la kondamnotoj al morto per krucumado estus tiel submetitaj al skurĝado.La gardistoj elkondukis Jesuon en la malfermatan korton de la pretorejo por tiu aflikto. Kvankam liaj malamikoj ne alestis al tiu skurĝado, Pilato ĉeestis, kaj antaŭ ol ili estis finintaj tiun kruelan eksceson, li ordonis la skurgistojn ĉesi, kaj indikis, ke Jesuo estu alkondukita antaŭ lin. Antaŭ ol uzi siajn nodajn vipojn sur Jesuo ligita al la vipofosto, la skurĝistoj estis denove surmetintaj lin per la purpura robo, kaj estis plektintaj dornan kronon, kiun ili lokis sur lian frunton. Kaj kiam ili estis metintaj kanon en lian manon kvazaŭ surogata sceptro, ili genuiĝis antaŭ li, kaj mokis lin, dirante: “Saluton, reĝo de la Judoj!” Kaj ili kraĉis sur lin kaj frapis lin nudmane al la vizaĝo. Kaj, antaŭ ol redoni lin al Pilato, unu el ili prenis el lia mano la kanon, kaj lin frapis sur la kapon.

Tiam Pilato alkondukis tiun gange makulitan kaj skrapŝiritan kaptiton antaŭ la miksan popolamason, kaj prezentante lin diris: “Jen la homo! Denove mi deklaras al vi, ke mi trovas neniun krimon en li, kaj skurĝiginta lin, mi volus lin liberiugi.”

Tie stariĝis Jesuo de Nazareto, vestita per malnova kaj purpura reĝa robo, kun dorna krono travundita sian frunton stampitan per boneco. Lia vizaĝo estis sange makulita, kaj lia korpo estis kurbigita pro la suferado kaj afliktiĝo. Sed nenio povas emocii la sensensan koron de tiuj, kiuj viktimiĝas de intensa emocia hato kaj sklavaj pro religiaj antaŭjuĝoj. Tiu spektaklo provokis potencan tremon tra vasta universo, ne tuŝis la koron de tiuj, kiuj estis mense decidintaj ekstermi Jesuon.

Kiam ili estis la unuan ŝokon reekreginta pro la vido de la Majstra mizerego, ili nur pli forte kaj pli longe kriis, “Krucumu lin! krucumu lin! krucumu lin!”

Nun Pilato komprenis, ke estis malgrave fari vokon al ilia supozataj sentoj de kompato. Li antaŭeniris, kaj diris: “Mi ekkomprenas, ke vi estas decidintaj la morton de tiu viro, sed kion li estas farinta por meriti la morton? Kiu volas deklari lian krimon?

Tiam la ĉefpastro mem antaŭeniris kaj, irante al Pilato, kolere deklaris: “Ni havos sakralan leĝon, laŭ kiu tiu viro devas morti, ĉar li estas deklarinta esti la Filo de Dio.” Kiam Pilato aŭdis tion, li estis timigita des pli, ne nur kaŭze de la Judoj, sed memorante pri la mesaĝo de sia edzino kaj la greka mitologio pri la dioj malsuprenirantaj sur la teron; li nun tremis pro la penso, ke Jesuo povis estis dia moŝtulo. Li faris signon al la svarmo por trankviligi ĝin, dum li prenis Jesuon per la brako, kaj denove rekondukis li internen de la konstruaĵo por povi pridemandi lin plu. Pilato estis nun konfuze timanta, superstiĉe perpleksa, kaj lacegigita pro la obstina agmaniero de la popolaĉo.

7. LASTA PRIDEMANDO FAR PILATO

Dum Pilato emociotremanta pro timon eksidis apud Jesuo, li informiĝis: “El kie vi venas? Reale, kiu vi estas? Kial ili diras, ke vi estas la Filo de Dio?“

Sed Jesuo apenaŭ povis respondi pri tiaj demandoj metitajn de nedecidema, malfirma juĝo, kiu homojn timis, kaj estis tiel nejusta, ke li submetis lin al skurĝado, eĉ kiam li estis deklarinta lin senkulpa pri iu ajn krimo, kaj antaŭ ol esti jure kondamnonta al morto. Jesuo rekte vizaĝo kontraŭ vizaĝo rigardis Pilaton, sed li nenion respondis al li. Tiam Pilato diris: “Ĉu vi rifuzas paroli al mi? Ĉu vi ne komprenas, ke mi ankoraŭ havas la povon aŭ vin liberigi, aŭ vin krucumi?” Jesuo tiam diris: “Vi havus neniun povon sur mi, krom se tio ne estis permesata desupre. Vi ne povus efektivigi neniun aŭtoritaton sur la Homa Filo, se la ĉiela Patro ne permesus tion. Sed vi ne estas tiel kulpa, ĉar vi estas nescia pri la evangelio. Tiu kiu perfidis min kaj tiu kiu min fordonis al vi havas la plej grandan pekon.

Tiu lasta interparolado kun Jesuo timigis Pilaton. Tiu morale malbrava kaj juĝe malgrava ulo nun klopodis sub la duobla pezo de la superstiĉa timo pri Jesuo kaj mortiga antaŭtimo pri la judaj estroj.

Denove Pilato aperis antaŭ la popolamason, dirante: “Mi estas certa, tiu viro estas nur religia malobeanto. Vi devus preni lin kaj juĝi lin laŭ via leĝo. Kial vi atendas de mi, ke mi konsentu al lia morto, ĉar li havas malkonsenton kun viaj tradicioj?”

Pilato estis preskaŭ preta liberigi Jesuon, kiam Kajafas, la ĉefpastro, alproksimiĝis al la malbrava romana juĝo, kaj, skuante venĝan fingron antaŭ la Pilata vizaĝo furiozeme diris tiujn parolojn, kiujn la tuta popolamaso povis aŭdi: “Se vi liberigas tiun viron, vi ne estas Cezara amiko, kaj mi zorgos, por ke la imperiesto sciu ĉion tion.” Tiu publika minaco trois por Pilato. La timo pri sia persona sorto nun eklipsis ĉion alian konsideradon, kaj la malbrava guberniestro ordonis, ke Jesuo estu alkondukita antaŭ la tribunalon. Dum la Majstro staris tie ĉi antaŭ ili, Pilato montris lin per fingroj, kaj sardone diris, “Jen via reĝo.” Kaj la Judoj respondis, “Finsolvu lin. Krucumu lin!” Kaj tiam Pilato tre ironie kaj sarkasme diris, “Ĉu mi krucumos vian reĝon? Kaj la Judoj respondis, “Jes, krucumu lin! Ni nur havas reĝon, Cezaron.” Kaj tiam Pilato komprenis, ke estis neniu espero savi Jesuon, ĉar li ne pretis defii la Judojn.

8. TRAGIKA KAPITULACIO DE PILATO

Tie ĉi staris la Filo de Dio enkarnigita kiel Filo de l‘ Homo. Li estis arestita sen kulpigado; akuzita sen pruvo; juĝita sen atestantoj; punita sen verdikto; kaj nun li estis kondamnonta al morto de nejusta juĝo, kiu konfesis trovi neniun kulpon en li. Se Pilato estis kredinta fari vokon al ilia patriotismo nomante Jesuon, kiel reĝo de la Judoj, li tute malsukcesis. La Judoj ne atendis tian reĝon. La deklaro de la ĉefaj pastroj kaj la sadukeoj, “Ni ne havas reĝon sed Cezaron,” estis ŝoko eĉ por la popolo, sed estis tro malfrue por savi Jesuon, eĉ se la popolaĉo estis aŭdacinta subteni la Majstran kaŭzon.

Pilato timis agitiĝon aŭ ribelon. Li ne aŭdacis riski havi tian tumulton dum la Paska tempo en Jerusalemo. Li estis freŝdate ricevinta mallaŭdon de Cezaro, kaj li volis riski alian. La poplaĉo aplaŭdis kiam li ordonis la liberigon de Barabaso. Sekve li alportigis pelvon da akvo, kaj antaŭ la homamaso li lavis siajn manojn , dirante: “”Mi estas senkulpa pri la sango de tiu viro. Vi estas decidintaj, ke li mortu, sed mi estas ne trovinta kulpecon en li. Zorgu pri tio. La soldatoj lin kondukos.” Tiam la popolaĉo aplaŭdis kaj respondis, “Estu lia sango sur ni kaj sur niaj infanoj.”